Nagyar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Preĝejo en Nagyar
Kastelo en Nagyar
Nobeldomo en Nagyar

Nagyar [nadjar] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg en subregiono de Fehérgyarmat. Nagy signifas: granda. Paro de Nagyar estas Kisar.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Nagyar situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ maldekstra bordo de Tiso, kie enfluas malnova branĉo de Tur (rivero). Fehérgyarmat troviĝas 10, Vásárosnamény 24, Mátészalka 26, Nyíregyháza 74 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri loknomo Ar devenis el 1374, la formo "Nagor" aperis en 1393. Tiutempe la kampoj apartenis al la historia familio Kölcsey, baldaŭe al Báthory, Bethlen, Rákóczi kaj Károlyi familioj. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, poŝto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • kalvinana preĝejo de 1877
  • romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Familio
  • malnova kverko ĉe kunfluejo de Tiso kaj Tur, laŭ la onidiro sub tiu arbo Petőfi verkis poemon pri tiu loko
  • nobeldomoj de Kende kaj Luby [lubi]
  • kastelo de Luby

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • hungara Vikipedio
  • Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
  • w.nagyvofely.hu
  • w.iranymagyarorszag.hu
  • w.gyaloglo.hu