Ibrány

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ibrány
Flago
Blazono
Areo 60 km² (6 000 ha)
Loĝantaro 6 751
Poŝtkodo 4484
Telefona antaŭkodo 42
Vikimedia Komunejo: Ibrány
Retpaĝo: ibrany.hu

Ibrány [ibrAnj] estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en distrikto Ibrány, kies centro estas.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ibrány situas sur ebenaĵo, proksime al Tiso, laŭ flankovojoj, laŭ etspura fervojo Dombrád-Nyíregyháza. Nagyhalász troviĝas 4, Nyíregyháza 26, Budapeŝto 249 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis dum regado de Ladislao la 4-a (Hungario). La loknomo aperis en 1322 en formo Egyházas Ibrány (=Ibrány havanta kirkon). La kalvinana romanika-gotika kirko estis konstruita ĉirkaŭ en la 12-a jarcento, poste oni plurfoje trakonstruis ĝin en la 18-19-aj jarcentoj. En la 15-a jarcento fortikaĵo konstruiĝis, kiu ruiniĝis pro la oftaj bataloj en la 18-a jarcento. En 1948 estraro de terkultiva kooperativo de Ibrány ricevis premion Kossuth. Ibrány ricevis la urborangon en 1993 kun Nagyhalász, kun kiu ĝi estas preskaŭ kunkreskita.

La komunumo okupiĝas pri kultivado de pomarboj kaj tabakplantoj. Tie funkcias ankaŭ la Taurus Gumigyár (Gumfabriko Taurus).

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelkomunumoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]