Garbolc
Garbolc estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en subregiono de Fehérgyarmat.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 7 km²
- Loĝantaro: 130
- Poŝtkodo: 4976
- Telefonprefikso: 44
Situo [redakti]
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ rivereto Túr, laŭ la landlimoj ukrainia kaj rumana, laŭ traira flankovojo, for de urbo, fervojo kaj ĉefvojo. Túristvándi troviĝas 25 km-ojn for.
Historio [redakti]
La unua mencio devenis el 1344 en formo Garbolc. Posedantoj de la kampoj estis diversaj familioj. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la vilaĝo senhomiĝis. En 1787 okazis incendio. En 1920 la vilaĝo trovis sin apud la novaj landlimoj de nova ŝtato Ĉeĥoslovakio kaj la pligrandiĝanta Rumanio.
Trilanda punkto Garbolc-Velika Paladj-Bercu Nou [redakti]
Ĝi naskiĝis post Traktato de Trianon, kiu neniiĝis pro Arbitracioj de Vieno inter 1938-1944. En la hungara parto monumento signas la lokon.
Vidindaĵoj [redakti]
- kalvinana preĝejo el la 19-a jarcento
- la plej orienta punkto de Hungario ĉe la triopa limo
