Pócspetri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pócspetri [pOĉpetri] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg en subregiono de Nyírbátor.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Pócspetri situas sur ebenaĵo, fine de longa sakovojo. Nyírbátor kaj Nagykálló troviĝas po 14, Baktalórántháza 18, Nyíregyháza 27, Mátészalka 34 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1221 en formo "Petri". Baldaŭe por fari diferencon de la nuna Lövőpetri aldoniĝis al la loknomo la najbara Pócs. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, biblioteko.

La proceso[redakti | redakti fonton]

En 1948 la negrava vilaĝo trovis sin en frontpaĝo de la ĵurnaloj. Post meso la loĝantaro iris al la iama eklezia lernejo por protesti kontraŭ la ŝtatiĝo. La policanoj ĉirkaŭis ilin. Hazarda pafo okazis, homo mortis. La freŝa komunisma diktaturo kruele kondamnis senkulpulon je morto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • hungara Vikipedio
  • Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
  • w.gyaloglo.hu
  • w.iranymagyarorszag.hu