Tiszamogyorós
Tisamogyorós (tisamodjorOŝ) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en subregiono de Záhony. La vilaĝnomo signifas: Tiso-avela.
- Areo: 10 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.3205/22.2348
- Loĝantaro: 730
- Poŝtkodo: 4645
- Telefonprefikso: 45
Situo[redakti | redakti fonton]
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Tiso kun pramo al Lónya, laŭ traira flankovojo.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio devenis el 1297 en formo Monoros. Ofte okazis inundoj, la nuna loko estas la kvara, kie vivis la loĝantoj.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- baroka kalvinana preĝejo de 1830, la ligna turo bruldetruiĝis en 1856
- monumento pri falintoj de mondomilito de 2007