Olcsva

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Olcsva [olĉva] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg en subregiono de Vásárosnamény. Paro de Olcsva estas Olcsvaapáti.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Olcsva situas sur ebenaĵo, inter Somesul kaj Crasna (ponto estas al Ocsvaapáti), laŭ traira flankovojo. Vásárosnamény troviĝas 6, Mátészalka 19, Fehérgyarmat 22, Baktalórántháza 26, Kisvárda 30 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio pri la komunumo devenis el 1401 laŭ tiama hungara ortografio "Olthua". En 1421 la proksimaj nobeloj disrabis la vilaĝon. En 1561 la Habsburgoj okupis la tiean burgon. En 1851 kaj en 1888 inundoj okazis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, poŝto.

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • hungara Vikipedio
  • Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
  • w.gyaloglo.hu
  • w.iranymagyarorszag.hu
  • w.nagyvofely.hu