Napkor
El Vikipedio
Napkor estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en subregiono de Nyíregyháza.
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 37 km²
- Loĝantaro: 3780
- Poŝtkodo: 4552
- Telefonprefikso: 42
Situo [redakti]
Napkor situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Vásárosnamény-Nyíregyháza. La lasta urbo troviĝas 12 km-ojn for.
Historio [redakti]
Familio Balog-Semjén-Kállai akiris la kampojn en 1271 kaj havis ilin ĝis 1945. En 1919 la rumanoj okupis la regionon.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, 2 kuracejoj, dentokuracejo, klubo de gemaljunuloj.
Vidindaĵoj [redakti]
- gotika romkatolika preĝejo el la 13-a jarcento, barokiĝis en 1762, pligrandiĝis en 1948, renoviĝis en 1996
- klasikisma grekokatolika preĝejo de 1859
- mezepoka nobeldomo de Kállai, nun lernejo
- observatorio
- subĉiela bestĝardeno
Famulo [redakti]
- tie verkadis hungara romanisto Miklós Jósika en la nobeldomo
