Győröcske

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Győröcske
vilaĝo en Hungario

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4625
Demografio
Loĝantaro 106  (2023) [+]
Loĝdenso 50 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 23′ N, 22° 9′ O (mapo)48.385360822.1515533Koordinatoj: 48° 23′ N, 22° 9′ O (mapo) [+]
Areo 2,11 km² ( 211 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Győröcske (Hungario)
Győröcske (Hungario)
DEC
Győröcske
Győröcske
Situo de Győröcske

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Győröcske [+]
vdr

Győröcske [djOroĉke] estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Záhony.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Győröcske situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Tiso (kontraŭe troviĝas Slovakio, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Nyíregyháza-Záhony. Záhony kaj samtempe Ukrainio troviĝas 3 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi apartenis al la fortikaĵa departemento Ung. La nomo venas el la persona nomo György (prononcu Djordj, hungara formo de Georgo), kiu estis filo de banuso Aleksandro (Sándor) el la genro de Gut-Keled. En 1291 banuso Paŭlo vendis ĝin al Hodoŝ same el la Gut Keled-familio. La vilaĝeto estis enmane de familioj, parencaj al Gut-Keled-familio. Ĝi estis en la 16-a jarcento posedaĵo de István Várdai (Stefano el Várda); tiam oni nomis la vilaĝon Gyern, Gyeur, kelkfoje Győr. Fine de la 16-a jarcento, ĝi apartenis al familio de Drugeth el Homonna, al la posedaĵo de Ungvár. Pli poste akiris ĝin la familio Senyey [ŝenjei] (17-a jc.), Ghillányi [gila'nji](18-a jc.). La vilaĝo uzas sian nunan nomon fine de la 18-a jc.. La bienulo de la vilaĝo ĉe malservutigo estis la etnobela familio Györöcskey [djoroĉkei]. Tiam loĝis tie 278 loĝantoj kaj havis kalvinanan preĝejon.

En Győröcske migra poŝto servas.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Plej grava laborejo de la loko estas la Danubius Beton Kft., kiu okupiĝas pri betonproduktado. Aliaj loĝantoj laboras en la najbaraj, proksimaj komunumoj, ĉefe en Záhony.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.