Balatonföldvár
El Vikipedio
Balatonföldvár estas urbo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en subregiono Balatonföldvár, kies centro estas. La nomo signifas Balatono-terfortikaĵo.
- Areo: 15 km²
- Loĝantaro: 2000
- Poŝtkodo: 8623
- Telefonprefikso: 84
La urbo situas sur ebenaĵo, ĉe suda bordo de Balatono (havanta havenon), laŭ ĉefvojo, fervojo kaj axutoŝoseo M7 Budapeŝto-Nagykanizsa.
La urbonomo devenas de terfortikaĵo, farita de keltoj. La unua skriba mencio devenis el 1358. En la 19-a jarcento grafoj Széchenyi (sEĉEnji) formis parcelojn kaj feriajn domojn. En 1948 el la Balatonobordo de Kőröshegy formiĝis memstara vilaĝo, en 1985 grandvilaĝo, en 1992 urbo.
Komunumoj pri földvár en Hungara reĝlando [redakti]
Estas rilatoj inter komunumoj havanta la nomon földvár.
| Bácsföldvár | Balatonföldvár |
| Dunaföldvár | Pusztaföldvár |
| Tiszaföldvár | Székelyföldvár |
