Baĉko Gradiŝte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Baĉko Gradiŝte situas en la verda municipo
Katolika preĝejo en Baĉko Gradiŝte
Mapo pri municipo Beĉej

Baĉko Gradiŝte, serbe Бачко Градиште, hungare Bácsföldvár, germane Feldwar in der Batschau estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino en distrikto Suda Baĉka.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 45° 31′ 58″ N 20° 01′ 42″ O / 45.53278 °N, 20.02833 °O / 45.53278; 20.02833 (mapo)

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Senta-Novi Sad, laŭ kanalo Danubo-Tiso. Ĉi-lasta rivero troviĝas 6 km-ojn, urbo Bečej 10 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La hungaroj okupis la Karpatan basenon en 895. La unua mencio devenis el 1387 en formo "Fewlnar". Estis tie terfortikaĵo, pri kio la hungara vilaĝnomo devenas. La turkoj faris senhoma la vilaĝon en la 16-a jarcento. En la 18-a jarcento ĝi refondiĝis kaj apartenis al la Habsburga Imperio. En 1807 kanalo konstruiĝis, ankaŭ Tiso havis novan fluon jam 6 km-ojn for. En 1848 la serboj okupis la vilaĝon, sed poste la hungaroj reokupis ĝin. Ili trovis en la preĝejo 37 infanajn kapojn. En 1910 loĝis en Bácsföldvár 6609 homoj (hungaroj 3795, serboj 2739). La komunumo apartenis al Bács-Bodrog, al distrikto de Óbecse ĝis Traktato de Trianon, poste al Jugoslavio. Inter 1941-1944 la hungara armeo okupis la vilaĝon.

En 2002 loĝis 5445 homoj (hungaroj 2519, serboj 2417 kaj aliaj). La loko estas ŝatata de fiŝkaptistoj, apud la vilaĝo feriejaj dometoj troviĝas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj estas la novbaroka vilaĝdomo, preĝejoj ortodoksa el 1773 kaj katolika omaĝe al Sankta Miĥaelo el 1806.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Baĉko Gradiŝte naskiĝis Imre Bori, hungara literaturhistoriisto.

Komunumoj pri földvár en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Estas rilatoj inter komunumoj havanta la nomon földvár.

Bácsföldvár Balatonföldvár Barcaföldvár
Dunaföldvár Pusztaföldvár Tiszaföldvár
Székelyföldvár