Chrastince

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Chrastince, hungare Ipolyharaszti estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Veľký Krtíš.

Chrastince situas en la plej griza regiono

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas laŭ traira flankovojo, Ipeľ preterfluas. Veľký Krtíš troviĝas 23 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko pli frue apartenis al Balassagyarmat. La unua mencio pri la loko devenis el 1244 en formo "Gyormoth". Tiam oni forhakis arbojn en parto de arbaro por fondi novan setlejon. En 1910 loĝis tie 168 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont, al distrikto de Ipolynyék, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 230 da homoj, (175 slovakoj, 49 hungaroj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]