Dolná Strehová
| Dolná Strehová | |
| hungare: Alsósztregova, germane: Unterstriegau | |
| municipo | |
| Oficiala nomo: Dolná Strehová | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Regiono | Regiono Banská Bystrica |
| Distrikto | Distrikto Veľký Krtíš |
| Historia regiono | Supra Hungarujo |
| Parto de | Novohrad |
| Rivero | Tisovník |
| Situo | Dolná Strehová |
| - alteco | 239 m s. m. |
| - koordinatoj | 48°14′53″N 19°29′20″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 48.24806 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">48.24806°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Areo | 21,126928 km² (2 112,69 ha) |
| Loĝantaro | 994 (31.12.2010) |
| Denseco | 47,05 loĝ./km² |
| Unua skribmencio | 1251 |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Poŝtkodo | 991 02 |
| Telefona antaŭkodo | +421 47 |
| Aŭtokodoj | VK |
| NUTS | 515965 |
|
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
|
|
| Retpaĝo: www.dolnastrehova.sk | |
Dolná Strehová (historiaj nomoj Strogea, Stegow, Stego (1381), Stregoua (1349), Ztrehowa (1487), Alsozthergowa (1493), Strehowa (1786), Dolní Strehová (1808); hungare Alsósztregova [alŝOstregova], germane Unterstriegau [1]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. Vortoj Dolná, Alsó kaj Unter signifas suba. Proksima vilaĝeto apartenas al la municipo.
Enhavo |
[redakti] Situo
Dolná Strehová situas laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Veľký Krtíš troviĝas je 14 km.
[redakti] Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1251 en formo "Strigoa". Tiutempe jam fortikaĵo estis tie. La pli preciza hungara loknomo aperis en 1493: "Alsozthergowa". Inter 1552-1593 ĝi apartenia al la Osmana Imperio. En 1828 loĝis tie 424 vilaĝanoj en 57 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Alsósztregova 532 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Halič, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Dolná Strehová 1048 homoj, (1013 slovakoj).
[redakti] Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo el la 18-a jarcento, en 1903 trakonstruiĝis
- luterana renesanca preĝejo de 1652, en 1819 klasikismiĝis, turo alkonstruiĝis en 1923
- kastelo de Madách el la 19-a jarcento, en 1996 renoviĝis, interne estas muzeo pri Imre Madách kaj Matiaso Bel
- tombo de Imre Madách en la parko
- termala banejo (36 C)
[redakti] Famuloj
- Matiaso Bel - lernado
- Imre Madách - naskiĝo en 1823
- tie naskiĝis hungara poeto János Rimay
[redakti] Referencioj
- ↑ KROPILÁK, Miroslav; Milan Strhan [1977]. Ján Hudák: Vlastivedný slovník obcí na Slovensku 1 (slovaka). Veda.
[redakti] Fontoj
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alsósztregova en la hungara Vikipedio. Numero de revizio ne estis difinita.