Bystrá (distrikto Brezno)
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Bystrá |
Bystrá, hungare Sebesér estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Brezno. Ĝis 1886 la oficiala hungara loknomo estis Bysztra, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis pli hungarecan nomon. La slovaka nomo devenas el bystr (=rapida).
Enhavo |
[redakti] Bazaj informoj
- Areo: 16 km²
- Alto super la marnivelo: 566 m
- Koordinatoj: 48°50′30″N 19°36′00″O / 48.84167°N, 19.6°OKoordinatoj: 48°50′30″N 19°36′00″O / 48.84167°N, 19.6°O
- Loĝantaro: 190
- Poŝtkodo: 977 01
- Aŭtokodo: BR
- Telefonprefikso: 48
[redakti] Situo
Bystrá situas en valo, laŭ rojo, laŭ ĉefvojo Valaská-Liptovský Hrádok. Brezno troviĝas 15 km-ojn. Bystrá situas en Nacia parko.
[redakti] Historio
La unua mencio devenis el 1673 en formo "Wistra". Ĝis la 18-a jarcento oni minadis oron kaj arĝenton. Baldaŭe ferofandejo funkciis en la vilaĝo. En 1828 loĝis tie en 23 domoj 199 homoj. Nur en 1896 la komunumo iĝis municipo. En 1910 loĝis en Sebesér 266 homoj, plejparte slovakoj. Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Zólyom (reĝa departemento), al distrikto de Breznóbánya, poste al Ĉeĥoslovakio, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Inter 1960-1990 la municipo estis en Mýto pod Ďumbierom. En 2001 loĝis en Bystrá 201 homoj (189 slovakoj, 4 ĉeĥoj, 3 germanoj).
Vilaĝservoj estas gastejoj, restoracioj, skiejoj.
[redakti] Vidindaĵoj
- kapelo omaĝe al Barbara (Sankta) de 1816
- kavo 1 km-ojn longa, protektata ekde 1973, ekde 1968 475 m-ojn longa parto estas vizitebla
[redakti] Rete
[redakti] Fontoj
- hungara Vikipedio
- http:adatbazis.mtaki.hungary.com