Johann Nepomuk Lang

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Johann Nepomuk LANG, laŭ hungarlingve kutima nomordo Lang Nepomuk János estis aŭstra hungarlandana inĝeniero, o, profesoro.

Johann Nepomuk Lang [1] naskiĝis la 5-an de novembro 1770 en Karintio en Gmünd in Kärnten, li mortis la 16-an de decembro 1842 en Hungara reĝlando en Selmec (konata ankaŭ Schemnitz, nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Johann Nepomuk Lang devenis el minista familio, tial li studis minadon kaj metalurgion en Akademio de Selmec ekde 1791. Post la diplomo li laboris en la apuda minejo, kie li faris mezuradon. En 1803 li ekinstruis en la akademio, en 1812 li estis nomumita katedrestro, samtempe li ricevis la titolon konsilisto pri minejoj. Li instruis ĝis 1841. Li okupiĝis ĉefe pri mezuradoj en la minejoj, estis li la unua, kiu proponis la teodoliton por la minejaj mezuradoj. Li kreis mapojn pri minejoj. La ministoj aprezas lin mondfama inĝeniero pri la minejaj mezuradoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Anleitung zur Hallurgie... (1817)
  • Anleitung zur Markscheidekunst (1835)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.