Ottó Schwartz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ottó SCHWARTZ [ŝvarc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schwartz Ottó estis hungara fizikisto, profesoro.

Ottó Schwartz [1] naskiĝis la 29-an de septembro 1847 en Hungara reĝlando en Bezdán (nuntempa Bezdan en Serbio), li mortis la 16-an de marto 1910 en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ottó Schwartz frekventis gimnazion en Buda, poste li akiris diplomon en Universitato de Vieno en 1869, post 2 jaroj li doktoriĝis. Jam ekde 1869 li estis asistanto en Akademio de Selmec, komence li instruis fizikon, ekde 1872 ankaŭ matematikon. Li akiris la instruajn rangojn aŭ titolojn eksterordinara profesoro en 1872, ordinara profesoro en 1878, mineja konsilisto en 1890, titulara mineja ĉefkonsilisto en 1894. Li estis akademiestro (komprenu rektoro) inter 1896–1897, 1898–1899, 1900–1901, 1902–1903. Krom la instruado li faris meteologiajn observadojn pri Selmecbánya. Li estis ankaŭ unu el la pioniroj de la elektroteknikaj scioj en la akademio.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Kísérleti természettan (1885)
  • Klimatológia (1891)
  • Fizika (1895)
  • Selmecbánya klimatologiája (klimato de Selmecbánya)
  • Hőmérsékmérések a selmecbányai bányákban (Temperaturoj en minejoj de Selmecbánya)

Fontoj[redakti | redakti fonton]