Moravská Třebová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Moravská Třebová
germane: Mährisch Trübau
urbo
Moravská Třebová-náměstí s radnicí.jpg
Placo kun urbodomo en Moravská Třebová
Moravská Třebová flag CZ.svg
Flago
Moravská Třebová CoA CZ.svg
Blazono
Oficiala nomo: Moravská Třebová
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Moravská Třebová
Historia regiono Moravio
Parto de Hřebečsko
Memorindaĵo Moravská Třebová kastelo
Rivero Třebůvka
Situo Moravská Třebová
 - alteco 360 m s. m.
 - koordinatoj 49°45′00″N 16°40′00″E  /  49.75°N, 16.666667°O / 49.75; 16.666667 (Moravská Třebová)
Areo 42,205 km² (4 220,5 ha)
Loĝantaro 10 612 (01.01.2012)
Denseco 251,44 loĝ./km²
Unua skribmencio 1270
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 571 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580031
Katastraj teritorioj 2
Partoj de urbo 5
Bazaj sidejunuoj 11
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Moravská Třebová
Retpaĝo: www.mtrebova-city.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Moravská Třebová estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en regiono Pardubice, distrikto Svitavy, surlime inter Bohemio kaj Moravio. Urba monumentrezervejo. La ĉefa vidindaĵo estas renesanca kastelo, publike alirebla.

Urbopartoj[redakti | redakti fonton]

Al la urba komunumo apartenas:

  • Moravská Třebová - interna urbo
  • Moravská Třebová - antaŭurboj
  • Boršov
  • Sušice
  • Udánky

Historio[redakti | redakti fonton]

Boreš el Rýzmburk[redakti | redakti fonton]

Maldense prisetlita regiono de norda Moravio viviĝis malrapide nur en la 13-a jarcento, kiam profunda zono de apudlimaj arbaregoj estis tranĉita per komerca vojo el Bohemio trans Svitavy kaj Mohelnice al Olomouc. Por gardado de tiu ĉi vojo ekestis ĉirkaŭ la duono de 13-a jarcento burgoj Bouzov, Vraní hora, Cimburk kaj Radkov. Centro de la regiono fariĝis malgranda setlejo Staré Město, tiam nomata Stará Třebová. Sed ĝia signifo, nomo kaj rajtoj estis ĉirkaŭ la jaro 1260 transigitaj al nova urbo Třebová, fondita de Boreš el Rýzmburk sur pli ebena tereno ĉe la rivero Třebůvka. Ĝian ekonomian bazon kreis terkulturistoj kaj metiistoj, ĉefe drapofaristoj kaj tolistoj. Nacie superis nove alvokitaj koloniistoj el centra Germanio kaj Supra Palatinato, kiuj ĉi tie prisetlis apud pli fruaj loĝantoj slavaj.

En urboplana aranĝo estis Moravská Třebová jam dekomence tipa koloniista urbo, fondita sur regula urba plano ekestanta sur libera areo. Ĝia centro estis granda kvadrata urboplaco ĉirkaŭigata per ŝaktabulece vicigataj blokoj de domoj. En ĉiujn angulojn de la urboplaco kaj en ĝian centron gvidis stratoj kaj la ĉefa strato tranĉis la placon diagonale de sudokcidento al nordoriento. Ĉe urbaj muregoj estis la ĉefa trafikvojo fermata per du pordegoj en direkto al Olomouc kaj al Svitavy kaj pli malgranda pordego estis en direkto al Jevíčko. La plej malnovaj domoj kaj ankaŭ fortikaĵo kun akva fosaĵo estis lignaj. En la sudorienta angulo de la urbo troviĝis sinjora burgeto kun propra fortikaĵo kaj proksime de ĝi paroĥa preĝejo de Sankta Maria, rememorata jam en la jaro 1270. Malantaŭ la pordegoj elkreskis du antaŭurboj - Malsupra al Olomouc, kie estis hospico de Sankta Lazaro kaj la Supra, kie laboris drapofaristoj kaj tolistoj.

Moravská Třebová en la jaro 1840

Ladislav Velen el Boskovice[redakti | redakti fonton]

Dum la 15-a jarcento posedantoj de la urbo ŝanĝiĝis, ĝi estis Bořek el Kunštát, Georgo el Poděbrady, Zdeněk Kostka el Postupice kaj en la jaroj 1486 - 1520 Ladislav Velen el Boskovice.

Ĉirkaŭ la jaro 1500 estis translokigita tombejo el la urbo al la nove konstruita preĝejo sur Křížový vrch (Kruca monteto). Granda incendio en la jaro 1509 estis signalo por rekonstruo de la urbo el ligna al la ŝtona kaj brika. Ankaŭ la urba fortikaĵo estis konstruata multe pli firme. Ekstrera murego estis firmigita per 11 cilindraj bastionoj, malpli alta interna murego limigis parkanon, liberan defendan spacon inter muregoj. La urbo estis konstruata severe laŭplane. Bedaŭrinde unuopaj domoj ankoraŭ ne portas ĉiujn signojn de nova stilo renesanco, sed multaj elementoj estis malfrugotikaj. Estis ankoraŭ uzataj gotikaj barelvolboj kaj krucaj volboj kun pezaj neprofilitaj ripoj. Al la nova konstruado apartenis ankaŭ konstruo de nova urbodomo. Sed la plej signifa konstruo en la urbo estis la sinjora sidejo - kastelo. Multescia konstruigisto Ladislav el Boskovice, konsilanto de la reĝo Vladislao la 2-a, konatiĝis dum sia restado en itala Pavio kun itala konstrua kulturo kaj deziris konstrui sian sidejon jam en nova stilo, renesanco. Li verŝane plej multe influis dispozicion de la kastelo.

Ankoraŭ nefinkonstruita urbo denove subiĝis al granda incendio en la jaro 1541, kiam forbrulis 133 domoj, la urbodomo kaj preĝejo. Kun granda penado estis la domoj nove rekonstruataj. Ĉar novaj domoj estis konstruataj sur malnovaj fundamentoj, dispozicio de originaj gotikstilaj domoj kun granda halo, malantaŭa koridoro, kamero kaj malantaŭa halo restis konservita, sed barelaj volboj de haloj jam anstataŭis reta volbo kaj en ceteraj ĉambroj oni jam praktikis krucajn krestetajn volbojn. La paroĥa preĝejo estis renovigita en la jaro 1549, ĝia turo nur en la jaro 1572, en la jaro 1575 estis al la tombeja preĝejo konstruita tegmentita ŝtuparo.

Enira pordego de la kastelo

Ladislav el Žerotín[redakti | redakti fonton]

Post la jaro 1589 transiĝis posedo de Moravská Třebová al Ladislav el Žerotín. Li koncentris sian konstruan erudicion je rekonstruo de la kastelo kaj venigis arĥitekton Jan Mottala de Bonnamone, kiu kun siaj kunlaborantoj rekonstruis malnovan kastelon. Poste li konstruis novan antaŭan kastelon Tuta konstruado daŭris de la jaro 1604 ĝis 1618. Post finiĝo de tiu belega sidejo Ladislav el Žerotín ĉi tie disvolvis en komunumo de eminentularo, de poetoj, muzikistoj, pentristoj, skulptistoj, teologoj kaj alkimiistoj riĉan kulturan vivon kaj la urbo fariĝis kultura centro de norda Moravio kaj eĉ estis tiam alinomata "Moravia Ateno". Bedaŭrinde en la jaro 1621 Ladislav el Žerotín, kiel unu el gvidaj reprezentantoj de kontraŭhabsburga rezisto devis fuĝi en Nyson kaj la plej fama periodo de la disvolvo en Moravská Třebová finiĝis.

Karel el Lichtenštejn[redakti | redakti fonton]

Posedanto de konfiskita sinjorejo fariĝis Karel el Lichtenštejn, kiu praktikis severan rekatoligadon kaj multaj loĝantoj de la urbo forlasadis siajn hejmojn kaj foriradis eksterlanden, ĉefe en Silezion. La 17-a kaj 18-a jarcentoj estis por la urbo periodo de malprospero. En la jaro 1675 estis en Moravská Třebová venigitaj Franciskanoj, kiuj en la jaro 1680 komencis konstrui ĉe la ŝoseo al Svitavy arte nepostuleman monaĥejon kun preĝejo de Sankta Jozefo. En la jaro 1726 furiozis en la urbo plua incendio per kiu forbrulis ankaŭ malnova paroĥa preĝejo. Per ĝia rekonstruo estis komisiita nekonata konstruisto, verŝajne el skolo de viena arĥitekto D. Martineli. En la jaroj 1769 - 1773 estis konstruita piarista kolegio.

Nova ekonomia disvolvo de la urbo, ĉefe per tradicia produktado de drapo kaj tolo, ekestis nur en la 19-a jarcento. Ĝis la jaro 1945 estis Moravská Třebová parto de germana lingva insulo nomata Hřebečsko (germane Schönhengstgau) kaj en ĝia ekonomia vivo ĉiam dominis teksa produktado.

Korto de la kastelo

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Parto de la urbo Moravská Třebová estis jam en la jaro 1956 estis proklamita "Urba monumentrezervejo", kio estis renovigita en la jaro 1980.

Burgo[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 1492 - 1497 konstruigis Ladislav el Boskovice en Moravská Třebová novan malfrugotikan trialan burgon, kiun en la jaroj 1611 - 1630 riĉigis konstruisto Motalla pri suda malfrurenesanca alo. La burgo forbrulis en la jaro 1840 kaj estis detruita. Konserviĝis nur frurenesanca pordego, valora memoraĵo kun nomoj kaj reliefaj medalionoj de la konstruigisto Ladislav el Boskovice kaj de lia edzino Magdalena el Dubá.

Kastelo[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 1612 - 1618 Konstruigis Ladislav Velen el Žerotín ĉe suda kaj orienta flankoj de la burgo vastan duetaĝan trialan kastelon en malfrurenesanca stilo. En la centra alo estas trietaĝa pavilono kun pordego en la straton. En la korto estas en ambaŭ etaĝoj pilieraj arkadoj kun reliefoj. Arkadoj kaj plejparto de ĉambroj estas kruce volbitaj. La flankaj aloj daŭrigas per ankaŭ duetaĝaj empiraj mastrumaj konstruaĵoj.

En la kastelo nuntempe troviĝas alireblaj muzeaj kolektoj: Mezepoka torturejo, Alkemia laboratorio, Trezoroj de Moravská Třebová, Kiel oni vivis en kamparo kaj Kolora planedo.

Urbodomo[redakti | redakti fonton]

La urbodomo troviĝas sur urboplaco. El la plej malnova malfrugotika konstrua periodo, el la jaroj 1520 - 1523 konserviĝis nur antaŭa teretaĝa parto kun halo, volbita sur centra kolono per kvar kampoj de ripa volbo kaj malgranda halo, volbita per du kampoj de ripa volbo. Malgraŭ en la jaro 1541 la urbodomo forbrulis, la urbo daŭrigis ĝian konstruon. Ĝis la jaro 1564 estis plialtigita la turo kaj finkonstruitaj ĉefaj haloj kaj en teretaĝo kaj en la dua etaĝo. La plafonoj estis volbitaj per retaj krestetaj volboj. Reprezentaj ĉambroj estis kolore pentritaj per imitaĵoj de arĥitekta membrigado, aŭ de malferma pejzaĝo kun arĥitekturaj prospektoj. Al la plej signifaj apartenas pentraĵo de Salamona juĝo, konservita en halo de komunumaj konsilantoj, kaj alegorioj de Kredo, Espero, Justeco kaj Forto. Ankaŭ pli poste la konstruado daŭris. En la jaroj 1565 - 1569 estis rekonstruita malantaŭa trakto kaj kreitaj kolonaj arkadoj en la dua etaĝo. La tria etaĝo de la urbodomo estis alkonstruita en la jaro 1824.

Maldekstra alo de la kastelo

Preĝejo de Sankta Maria[redakti | redakti fonton]

Origina gotika-renesanca preĝejo forbrulis en la jaro 1541 kaj estis renovigita en 1549. Post plua bruego en la jaro 1726 estis konstruita koste de J. A. Lichtenštejn. El la pli malnova konstruaĵo estas konservita poligona fermo kun apogpilieroj kaj suba parto de la turo, detruita supra parto estis rekonstruita. La preĝejo estas baroka ununava salonega oblonga konstruaĵo kun du alkonstruaĵoj de flankaj kapeloj, oblonga presbiterejo al kies norda flanko najbaras prisma turo, Loretana kapelo, kvadrata sakristio kun depozitejo en la dua etaĝo. La vandoj estas membrigitaj per pilastroj, la fenestroj estas duonlunaj. La presbiterejo kaj kapeloj estas volbitaj barele, la navo barele kun segmentoj. La ĥorejo estas masonita. Ĉie estas riĉa freska ornamo el la jaro 1768. En la presbiterejo estas scenoj el Malnova testamento, en la navo mariankulta ciklo, en la flankaj kapeloj pentritaj altaraj arĥitekturaĵoj.

La ekipaĵo estas riĉa, plejparte rokoka el la dua duono de 18-a jarcento. La ĉefaltaro el la jaro 1776 estas klasikisma, portala, kolona kun imitata marmoro kaj orumitaj statuoj de ĉeĥaj patronoj, orumita grupo Kalvario super tabernaklo kaj bildo de Reinisch. En la preĝejo estas kelkaj elstaraj kreaĵoj de J. Pacák:

  • sur triumfa arko estas predikejo, atentinda lignoskulpta laboro kun alegorioj de kvar mondpartoj,
  • en la norda kapelo sur altaro elstara skuptista statuaro de Kredo kaj Espero, putti kaj Dipatro,
  • Johano Nepomuka kaj putti sur triumfa arko vidalvide al la predikejo,
  • statuo de Savatoro

Estas ĉi tie videblaj ankaŭ elstaraj bildoj de J. Sattler:

kaj de T. Supper

  • bildo sur altaro de Dek kvar Sanktaj Helpantoj.

Videblaj estas barokaj benkoj kun skulptitaj motivoj de konĥoj, en la kapeloj estas benkoj rokokaj, orumitaj el la jaro 1765, orgeno estas pseŭdorenesanca, malgranda bildo de Sankta Anna de J. K. Handke, kaj pluaj valoraĵoj.

Tombeja preĝejo[redakti | redakti fonton]

Tombeja preĝejo de Sankta Kruco sur Křížový vrch (Kruca monteto). Temas pri malfrugotika, trinava, samnava preĝejo kun norda sakristio kaj poligona presbiterejo. La volbojn subtenas apogpilieroj, fenestroj estas altaj, pintarkaj. La ĉefportalo estas gotika, la suda portalo malfrurenesanca. La interno, navoj kaj presbiterejo, estas volbitaj barele. Volbo en presbiterejo estas ornamita per fresko de Prezentiĝo de Sankta Kruco de T. Supper. La ĥorejo estas ligna frubaroka kun 16 pentritaj pasionaj scenoj el la jaro 1661.

La ĉefaltaro estas rokoka, skulptista kun statuaro de Kalvario, du flankaj altaroj estas frubarokaj, portalaj, kolonaj el la jaroj 1652 - 1675, altaro der Sankta Jozefo rokoka, portala el la komenco de 18-a jarcento, altaro de Sankta Maria estas baldakena el la jaro 1740. La predikejo estas rokoka. Benkoj estas malfrubarokaj groteske pentritaj. De J. Pacák estas lignoskulptitaj poliĥromitaj plastikaĵoj el la jaro 1730 Kristo kun anĝelo, tri grupoj de dormantaj anĝeloj kaj Ecce homo.

Kadavrejo[redakti | redakti fonton]

En la kadavrejo, simpla empira konstruaĵo duoncirkle fermita kun barela volbo, estas lapidario de tomboŝtonoj el la urba tombejo. Estas ĉi tie kelkaj tomboŝtonoj de renesancaj ĝis malfrubarokaj, plejparte figuraj.

Ŝtuparo[redakti | redakti fonton]

El la urbo gvidas al la tombejo tegmentita ŝtuparo, ĉe kies piedo estas renesanca portalo el la jaro 1575. Sude de la ŝtuparo estas tri barokaj kapeloj el la unua duono de 18-a jarcento kun interesaj sonorilformaj tegmentoj.

Dekstra alo de la kastelo

Kalvario[redakti | redakti fonton]

Sur Křížový vrch (Kruca monteto) troviĝas monumenta skulptista verko de J. Pacák el Litomyšl el la jaro 1730: baroka onda vando, tipo de Santini, antaŭ ĝi kaj super ĝi tri krucifiksoj. Super la meza krucifikso kun Kristo estas benanta Dipatro, sur flankoj de krucifiksoj estas Madono, Johano Evangeliisto kaj du anĝeloj.

Monaĥeja preĝejo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Jozefo estas frubaroka el la dua duono de 17-a jarcento Ĝi havas ortangulan presbiterejon, elŝovitan frontan pinjonon kaj pilastran portalon. Interno estas salonega, volbita barele kun segmentoj, la ĥorejo estas masonita.

La ĉefaltaro estas baroka portala, kolona kun nova bildo de Sankta Jozefo kaj origina bildo de Sankta Miĥaelo. Sur norda flanko de la preĝejo estas apartigita kapelo, baroka el la jaro 1712, oblonga, poligonale fermita, barele volbita kun aparta portalo. La altaro eastas malfrubaroka kun plastikaĵoj de Sankta Henriko kaj Sankta Elizabeto.

Monaĥejo[redakti | redakti fonton]

Apud la preĝejo situas estinta Franciskana monaĥejo - frubaroka duetaĝa simpla konstruaĵo kun ornama portalo, super kiu estas statuo de Sankta Jozefo.

Urbanaj domoj[redakti | redakti fonton]

En Moravská Třebová estas multaj urbanaj domoj, plejparte renesancaj. Vidindaj estas aparte

  • sur T. G. Masaryk - placo: n-roj 2, 16, 22, 23, 27, 35, 37,
  • Čs. armády - strato n-roj 3, 5, 16,
  • Bránská - strato n-roj 1, 6, 7

Statuoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

En Moravská Třřebová, ĉe la vojo al Křížový vrch troviĝas statuoj:

  • Statuo de Sankta Maria kun riĉa skulptista scenfiguraĵo, baroka el la jaroj 1718-1720 de J Sturm ,
  • Renkonto de Kristo kun Sankta Maria, baroka el la jaro 1742, sabloŝtona,
  • Sankta Johano Nepomuka, rokoka el la jaro 1773,
  • Sankta Floriano el la unua duono de 18-a jarcento.

En la urbo estas monumento de ĉeĥa komponisto Bedřich Smetana. de K. Otáhal el la jaro 1959.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]