Horky (distrikto Svitavy)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Horky
Horky
municipo
Horky
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Horky
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Litomyšl
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Situo Horky
 - alteco 337 m s. m.
 - koordinatoj 49° 55′ 07″ N 16° 14′ 30″ O / 49.91861 °N, 16.24167 °O / 49.91861; 16.24167 (mapo)
Katastro 2,67 km² (267 ha) Horky
Loĝantaro 143 (2023)
Denseco 53,56 loĝ./km²
Unua skribmencio 1226
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 570 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578053
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Horky (Svitavy District)
Retpaĝo: sweb.cz/obec.horky/
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Horky situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en valo de rivero Loučná, 8 km nordokcidente de urbo Litomyšl. Vivas ĉi tie 143 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Tisová, Bohuňovice, Cerekvice nad Loučnou kaj České Heřmanice.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri Horky estas en dokumento de ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 1-a el la jaro 1226, kie estas nomata kiel atestanto Hlúpen el Hory. La vilaĝon tenis loka malgranda nobelaro ĝis la duono de 16-a jarcento, kiam ĝin aĉetis familiaro Kostka el Postupice kaj alligis ĝin al sia sinjorejo en Brandýs nad Orlicí. En la jaro 1699 estis Horky alligita al la sinjorejo Litomyšl, kie ĝi estis ĝis la jaro 1848.

Ĝis la jaro 1652 estis posedantoj de la sinjorejo protektantoj de Unuiĝo de fratoj kaj ĉefe pro tio en la jaro 1651 listiĝis ĉiuj loĝantoj de la vilaĝo nekatolikoj. Dum perforta rekatoligado de ĉeĥaj landoj ili restis sekretaj evangelianoj kaj al katolikismo ili aliĝis nur ŝajne. En Horky oni legis malpermesitajn librojn kaj eĉ sep homoj el la vilaĝo estis kondamnitaj pro "luterana herezo". Tiu sekreta evangelianismo en la vilaĝo daŭris ĝis proklamo de "tolera patento" en la jaro 1781, kiam aliĝis al la evangeliana kredo pli ol triono de la loĝantaro.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869287
1880344
1890317
1900296
1910290
1921286
JaroLoĝantoj
1930259
1950205
1961188
1970156
1980118
1991116
JaroLoĝantoj
2001107
2014120
2016119
2017119
2018121
2019123
JaroLoĝantoj
2020130
2021131
2022135
2023143

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe Horky situas barita ĉasarbaro kaj kelkaj fiŝlagoj. Kverkan arbaron gardis arbargardisto el Horky, ĉirkaŭ la jaro 1700 ĉi tie estis establita fazanejo. Tuta ĉasdistrikto de Horky servis ĝis la jaro 1914 nur al bezonoj de la posedantoj de grandbieno en Litomyšl.

Fiŝlaga mastrumado en Horky komenciĝis en la lasta kvarono de 15-a jarcento, kiam estis fosita kanalo el Končinský rivereto apud Končiny al rivereto Sloupnický en Tisová kaj estis konstruita fiŝlago Velký Horecký, nun nomata Velký Netřebský (Granda fiŝlago de Netřeby). Pli malfrue ekestis fiŝlago Šváb kaj en la duono de 17-a jarcento pluaj fiŝlagoj - Heřmánek, Nohavice, Paloučí, Baštovec, Baláč, U horeckého mlýna, el kiuj jam kelkaj ne ekzistas.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]