Újezd u Chocně

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Újezd u Chocně
municipo
Fervojstacio en Újezd u Chocně
Oficiala nomo: Újezd u Chocně
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Choceň
Historia regiono Bohemio
Situo Újezd u Chocně
 - alteco 320 m s. m.
 - koordinatoj 50° 01′ 28″ N 16° 10′ 01″ O / 50.02444 °N, 16.16694 °O / 50.02444; 16.16694 (mapo)
Katastro 16,34 km² (1 634 ha) Újezd u Chocně
Loĝantaro 326 (2023)
Denseco 19,95 loĝ./km²
Tabulo Orlica tabulo
Unua skribmencio 1342
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 565 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 581089
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 3
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Újezd u Chocně
Retpaĝo: www.ujezd-u-chocne.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Újezd u Chocně situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en arbarriĉa ebenaĵo ĉe la rivero Tichá Orlice, 6 km nordokcidente de la urbo Choceň. Vivas ĉi tie 326 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Čermná nad Orlicí, Horní Jelení, Choceň, Dobříkov, Běstovice, Plchovice, Sruby kaj Bošín.

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

  • Újezd u Chocně
  • Chloumek
  • Prochody

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri Újezd devenas el la jaro 1342. Ĝis la duono de 19-a jarcento en la vilaĝo estis nur lignaj domoj. Grandaj incendioj en la vilaĝo furiozis en la jaroj 1676 kaj 1738.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869523
1880588
1890572
1900567
1910544
1921506
JaroLoĝantoj
1930496
1950426
1961420
1970358
1980319
1991305
JaroLoĝantoj
2001293
2014322
2016326
2017323
2018319
2019323
JaroLoĝantoj
2020326
2021317
2022320
2023326

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Origina gotika kirko estis neniigita per supre menciitaj brulegoj. Nuntempa preĝejo estis konstruita en la jaro 1748. En 1751 estis konstruita apud ĝi izolita ligna kampanilo, sed anstataŭ ĝi estis en la jaro 1874 alkonstruita al la preĝejo turo. La preĝejo estas ununava oblonga kun ortangule fermita presbiterejo, ĥorejo, oblonga sakristio en la akso, kun turo kaj antaŭĉambro sur okciodenta flanko. La navo kaj presbiterejo estas platplafonaj, triumfa arko estas duoncirkla.

la altaroj estas novromanikaj kun barokaj kadroj kaj restoj de lignoskulptaĵoj el la originaj altaroj el la fino de 17-a kaj duono de la 18-a jarcentoj. Sur altaro de Sankta Maria troviĝas kopio de tabula bildo de ĉeĥa gotika Madono. La predikejo estas rokoka.

Kruco[redakti | redakti fonton]

Ŝtona kruco antaŭ la preĝejo estas el la jaro 1817.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.