Horní Ředice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Horní Ředice

Preĝejo de Sankta Venceslao kaj sonorilejo
Preĝejo de Sankta Venceslao kaj sonorilejo

Flago

Blazono

Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Pardubice
Fondita en 1336 (la unua skriba mencio)
Poŝtkodo 533 75
Retpaĝaro http://www.horniredice.cz/
Demografio
Loĝantaro 1003 (01.01.2012)
Geografio
Koordinatoj
50°04′35″N 15°57′29″O  /  50.07639°N, 15.95806°O / 50.07639; 15.95806 (Horní Ředice)Koordinatoj: 50°04′35″N 15°57′29″O  /  50.07639°N, 15.95806°O / 50.07639; 15.95806 (Horní Ředice)
Alto 237 m
Horní Ředice (Ĉeĥio)
DMS
Horní Ředice
Horní Ředice
Ĉeĥa respubliko
v  d  r
Information icon.svg

Vilaĝo Horní Ředice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo apud la rivero Loučná, sur orienta flanko kontakte najbara al urbo Holice kaj sur okcidenta flanko kontakte najbara al vilaĝo Dolní Ředice, kun kiu ĝi origine estis kunigita.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kiel atestas arĥeologiaj trovaĵoj, teritorio de nuntempa Ředice estis prisetlita jam antaŭ kelkaj jarmiloj. La unua skriba mencio pri Ředice datiĝas en la jaro 1336, kiam ĝi nomiĝis Hermansdorf, eble laŭ nomo de la germana koloniisto, kaj kiam ĝi estis parto de la senjorejo Vysoké Chvojno. Antaŭ la jaro 1340 mastrumis la senjorejon Jindřich el Lichtemburk kaj antaŭ la jaro 1358 parton de ĝi havigis al si Jan el Šternberk. Familio Šternberk starigis sian sidejon en Holice kaj eknomiĝis Holický el Šternberk. Ankaŭ Ředice fariĝis parto de la senjorejo Holice.

De la duono de 14-a jarcento krome menciita germana nomo aperas ankaŭ la ĉeĥa nomo Ředice derivita de nomo de rivereto Ředina, nun Ředička. Sinsekve la origina germana nomo perdiĝis. En la jaro 1507 aĉetis Ředice Vilém el Pernštejn kaj la vilaĝo fariĝis parto de vasta senjorejo Pardubice. Tiu ĝi estis ankaŭ post vendo de la senjorejo al la Reĝa kamero en la jaro 1560 kaj restis tiu ĝis nuligo de servutismo (1848).

La tridekjara milito estis katastrofo ankaŭ por Ředice. Ankoraŭ en la jaro 1654 estis triono de la bienoj forlasita. Sed dum la 18-a jarcento nombro de bienoj rapide kreskis. En tiu tempo ankaŭ aperas divido de Ředice je "Supra - Horní" kaj "Malsupra - Dolní". La unuaj oficialaj skribaj mencioj pri divido devenas el la jaro 1757. Sed definitive la divido okazis nur en la jaro 1849, kiam en ambaŭ vilaĝoj ekestis memstaraj komunumaj komitatoj kaj memstaraj estraroj kun vilaĝestroj en frontoj de ili.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Venceslao estas rememorata en skriba dokumento jam en la jaro 1349. La nuna preĝejo estis konstruita sur loko de la estinta ligna preĝejo en la jaro 1857. Ĝi estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo kaj kun sakristio sur norda flanko. La presbiterejo havas barelan volbon, la navo estas plafonita per tri kampoj de prusaj volboj sur zonoj. La vandoj estas dividitaj per toskanaj pilastroj.

Frubaroka ĉefa altaro estas nigra-ora, portala kun kanelitaj kaj torditaj kolonoj, kun statuoj de Sankta Adalberto, Sankta Prokopio, statuetoj de Sanktaj Vito kaj Sigismondo el fino de la 17-a jarcento, kun bildo de la 19-a jarcento, du flankaj altaroj el la 1-a duono de la 18-a jarcento. Altaro de Virgulino Maria kun statuoj de Sankta Joaĥimo, Sankta Anna, statuaro de Pieto kaj altaro de Sankta Georgo kun statuoj de Sankta Venceslao kaj Sankta Sigismondo. Predikejo el la 2-a duono de la 17-a jarcento estas ornamita per bildoj de evangeliistoj. La konfesejo estas el dua duono de la 18-a jarcento. Ekstere ĉe la preĝejo estas lokita mezepoka ŝtona baptujo.

Tombejo[redakti | redakti fonton]

Sur okcidenta flanko de la tombejo oni povas vidi restojn de fosaĵo kaj remparo, estinta antaŭfortikaĵo de la fortifikita preĝejo. Malantaŭ la tombejo estas enterigitaj prusaj soldatoj falintaj en la sepjara milito, en kiu Ředice multe suferis. En la jaro 1997 estis la loko rekonstruita kaj konsekrita.

Sonorilejo[redakti | redakti fonton]

Sur tombejo apud la preĝejo estas sonorilejo konstruita sur oklatera plano kun kvarlatera surkonstruaĵo.

Statuo[redakti | redakti fonton]

Statuo de Sankta Johano Nepomuka staras ĉe limo de la vilaĝo Horní Ředice kaj la urbo Holice.

Naturo[redakti | redakti fonton]

Natura rezervejo Žernov, proklamita en la jaro 1995, troviĝas 1,5 km norde de Horní Ředice. Ampleksas areon 293 ha, nome arbaron Žernov fiŝlagojn Mordýř kaj Šmatlán kaj apudajn herbejojn. (rigardu http://www.mapy.cz/#mm=TTtP@x=136561664@y=135978752@z=12 ) . La teritorio estas grava kaj botanike (446 specioj de kreskaĵoj) kaj zoologie. Aperas ĉi tie 223 specioj de vertebruloj, el tiuj 99 estas speciale protektataj kaj 75% da ili reproduktiĝas ĉi tie. Speciale grava la lokalejo estas el ornitologia vidpunkto. Oni ekkonis ĉi tie 169 speciojn da birdoj, el tiuj 78 estas aparte protektataj kaj pli ol cent da ili ĉi tie nestas.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j.

2004.

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]