Lukavice (distrikto Ústí nad Orlicí)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Lukavice
Lukavice
municipo
Preĝejo de sanktaj Filipo kaj Jakobo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Lukavice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Žamberk
Historia regiono Bohemio
Montaro Suborlica montetaro
Rivero Lukavický potok
Situo Lukavice
 - alteco 380 m s. m.
 - koordinatoj 50° 03′ 27″ N 16° 29′ 00″ O / 50.05750 °N, 16.48333 °O / 50.05750; 16.48333 (mapo)
Katastro 11,00 km² (1 100 ha) Lukavice v Čechách
Loĝantaro 1 193 (2023)
Denseco 108,45 loĝ./km²
Unua skribmencio 1354
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 51
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580627
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Lukavice (Ústí nad Orlicí District)
Retpaĝo: www.obeclukavice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Lukavice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, ĉe ŝoseo n-ro 310 kaj preskaŭ ligas norde al urbo Žamberk kaj sude al urbo Letohrad. Vivas ĉi tie 1 193 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Písečná, Líšnice, Letohrad, Dlouhoňovice, Žamberk, Šedivec kaj Nekoř.

Historio[redakti | redakti fonton]

Lukavice ekestis verŝajne en la unua duono de 14-a jarcento okaze de granda koloniigo de ĉi tiea regiono. En tempoj de sia ekesto Lukavice havis signifan postenon en la sinjorejo Kyšperk, ĉar ĉi tie estis paroĥa preĝejo al kiu apartenis kelkaj vilaĝoj inkluzive de subburgejo de la burgo Kyšperk. Tiel estis ĝis la jaro 1726, kiam la paroĥestrejo estis transigita al Kyšperk.

Pri posedantoj de la vilaĝo estas raportoj de la jaro 1354. En la jaro 1370 ĝi kun sinjorejo Kyšperk transiris en havaĵon de la familiaro Žampach el Potštejn, posteuloj de Mikuláš el Potštejn, kavaliro rabisto, kiu perdis sian vivon en la jaro 1339 en batalo kun markgrafo Karel, pli posta imperiestro Karolo la 4-a. La familiaro Žampach regis en Lukavice pli ol 200 jaroj, en la jaro 1574 Čeněk Žampach vendis la sinjorejon Kyšperk al Jan pli juna el Valdštejn. En la jaro 1510 Lukavice estis dispartigita je Horní Lukavice (Supra Lukavice) kaj Dolní Lukavice (Malsupra Lukavice) kaj en la duono de 16-a jarcento ambaŭ vilaĝoj ree kuniĝis.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 184
18801 179
18901 168
19001 074
19101 127
19211 114
JaroLoĝantoj
19301 006
1950857
1961817
1970833
1980906
1991952
JaroLoĝantoj
20011 042
20141 114
20161 133
20171 135
20181 147
20191 146
JaroLoĝantoj
20201 147
20211 153
20221 165
20231 193

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de Sanktaj Filipo kaj Jakobo, origine gotika, menciita kiel paroĥa en listo de paroĥejoj de praga arkepiskopejo el la jaroj 1344 - 1350, estis baroke rekonstruita en la jaro 1721. La gotika masonaĵo kun apogpilieroj kaj pintarkaj fenestroj konserviĝis en presbiterejo sub la kornico de nuntempa preĝejo. La preĝejo estas ununava, oblonga kun prilongigita poligona presbiterejo kaj prisma turo, situanta en okcidenta fronto. Fenestroj de la navo estas fermataj per segmentoj. Plafonoj en la navo kaj en presbiterejo estas plataj. La ekipaĵo estas baroka. La ĉefaltaro, eble el la jaro 1721, estas lignoskulptita en formo de vinarbedo en kies branĉoj apud bildo de Sanktaj Filipo kaj Jakobo de J. Umlauf el la jaro 1892 estas reliefoj de apostoloj kaj plej alte statuo de Kristo sidanta sur ĉielarko. La flankaj altaroj de Sankta Antonio de Padovo kaj Sankta Apolonio estas nevaloraj lignoskulptaĵoj el la jaro 1785 kun samtempaj bildoj. La predikejo estas frubaroka el la jaroj 1670-1680 ornamita per statuetoj de evangeliistoj, de Bona paŝtisto, ekleziaj Patroj kaj de Sankta Johano Baptisto. En la presbiterejo estas bildo de Sankta Barbara de J. Menzel el la jaro 1865. Bonkvalita Kalvaria vojo, eble el tempo post la jaro 1785, estas de nekonata regiona pentristo.

Statuoj[redakti | redakti fonton]

  • Ŝtona Kalvario situanta antaŭ la tombeja pordego estas el la dua duono de 19-a jarcento,
  • post la rivereto ĉe vojo al Letohrad estas Sankta Johano Nepomuka el la unua duono de 18-a jarcento,
  • en vilaĝo apud la ŝoseo al Žamberk troviĝas ŝtona Kalvario el la jaro 1811,
  • sur vilaĝa rando en direkto al Žamberk estas kapeleto kun statuo de Sankta Johano Nepomuka el la unua duono de 19-a jarcento.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Lukavice pro sia situo havas bonan busan kaj fervojan ligon al najbaraj urboj kaj trans ili al vasta ĉirkaŭaĵo. Proksime de la vilaĝo estas multaj kasteloj, ruinoj de burgoj, kelkaj muzeoj, galerioj, diversaj memorindaĵoj kaj panoramoj. Proksime de la vilaĝo gvidas signitaj turismaj vojoj kaj biciklismaj padoj. Viziteblaj estas tri banejoj, du skiistaj trenliftoj, rajdista lernejo, fungoriĉaj arbaroj kaj riveroj plenaj de fiŝoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]