Luková

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Luková (apartigilo)
Luková
germane Lukau
municipo
Preĝejo de sankta Margareta en Luková
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Luková
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Lanškroun
Historiaj regionoj Bohemio, Sudeta ĵupo
Fervojstacio Luková u Rudoltic v Čechách
 - fervojlinio n-ro 270
Rivero Lukovský potok
Situo Luková
 - alteco 370 m s. m.
 - koordinatoj 49° 52′ 16″ N 16° 35′ 44″ O / 49.87111 °N, 16.59556 °O / 49.87111; 16.59556 (mapo)
Areo 14,59 km² (1 459 ha)
Loĝantaro 765 (2023)
Denseco 52,43 loĝ./km²
Unua skribmencio 1304
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 23
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580635
Katastraj teritorioj 2
Partoj de vilaĝo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Luková
Retpaĝo: www.lukova.estranky.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Luková situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 4 km sude de urbo Lanškroun en milde ondiĝinta pejzaĝo apud Lukovský potok. Sur okcidenta flanko Luková ligas al vilaĝo Damníkov. Vivas ĉi tie 765 loĝantoj (2023).

Al la municipo apartenas vilaĝoj:

  • Luková
  • Květná

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj skribaj mencioj pri Luková kaj pri Květná, kiu origine nomiĝis Kozinoha (Kapra gambo), datiĝas en la jaro 1304 en akto de la reĝo Venceslao la 2-a, per kiu li donacis la tutan regionon de Lanškroun al monaĥejo en Zbraslav. Tiam okazadis la unua ondo de germana koloniigo kaj Luková estis daŭre germanigita. En tempo de la dua mondmilito estis ambaŭ vilaĝoj almembrigitaj al t.n. Sudetoj kaj Germanio.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

En tombejo apud ŝoseo al Lanškroun troviĝas preĝejo de Sankta Margareta, novgotika el la jaro 1885, sur loko, kie staris la origina ligna preĝejo, rememorata en la jaro 1677.

La ekipaĵo estas el la 19-a jarcento kaj pli nova. Sur la ĉefaltaro estas bildo de Sankta Margareta el la jaro 1884 de pentristo Neugebauer en valora akanta kadro. Sur dekstra flanka altaro estas bildo de la sama pentristo el la jaro 1885. Sur ĥoreja parapeto troviĝas statuoj de Sankta Venceslao kaj de Sankta Jozefo el la unua duono de 18-a jarcento.

Kapelo[redakti | redakti fonton]

En alligita vilaĝo Květná troviĝas sur milda monteto kapelo de Sankta Laŭrenco. Ĝi estis konstruita en la jaro 1863, ununava sur kvadrata plano, volbita per plataĵo sur zonoj.

La ĉefaltaro estas el la duono de 19-a jarcento kun bildo de Sankta Laŭrenco, lignoskulptitaj kandelingoj devenas el tempo ĉirkaŭ la jaro 1830, kaj de la sama tempo estas benkoj kun lignoskulptitaj flankaĵoj.

Statuoj[redakti | redakti fonton]

  • Sur vilaĝplaco estas krucifikso sur stablo ornamita per reliefoj, datita 1793,
  • proksime de la preĝejo situas stablo de Sankta Johano Nepomuka sur voluta statuo ornamita per figura reliefo; ĝi estas datita 1810,
  • apud la vojo al Žichlínek troviĝas statuaro de Sankta Triunuo el la jaro 1812,
  • apud la kapelo en Květná estas ŝtona kruco el la jaro 1771 sur stablo ornamita per reliefo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.