Lanškroun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lanškroun
germane: Landskron
urbo
Lanskroun01.jpg
Urbodomo en Lanškroun
Flag of Lanskroun CZ.svg
Flago
Lanškroun.svg
Blazono
Oficiala nomo: Lanškroun
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Lanškroun
Historiaj regionoj Bohemio, Sudeta ĵupo
Memorindaĵo Lanškroun kastelo
Rivero Moravská Sázava
Situo Lanškroun
 - alteco 550 m s. m.
 - koordinatoj 49°54′47″N 16°36′36″E  /  49.91306°N, 16.61°O / 49.91306; 16.61 (Lanškroun)
Areo 20,64 km² (2 064 ha)
Loĝantaro 10 117 (01.01.2012)
Denseco 490,16 loĝ./km²
Unua skribmencio 1285
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 563 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580511
Katastraj teritorioj 2
Partoj de urbo 4
Bazaj sidejunuoj 15
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Lanškroun
Retpaĝo: www.lanskroun.eu
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Lanškroun estas urbo en Ĉeĥio, situanta en orienta parto de Bohemio, en Regiono Pardubice, sub Orlica montaro proksime de landlimo de Moravio. Ĝi estas lokigita en kadron de vastaj arbaroj kun sistemo de lagoj taŭgaj por rekreiĝo kaj sporta utiligo. La urbo situas norde de Česká Třebová apud la ŝoseo n-ro 43 ligata Brno,Svitavy kaj Štíty, kie la vojo ligas ŝoseon n-ro 11 inter Hradec Králové kaj Ostrava.

La historia urbokerno estas proklamita kiel monumentrezervejo.

Historio de la urbo[redakti | redakti fonton]

La urbo estis fondita post la jaro 1241 dum regado de Přemysl Otakar la 2-a, kiu setligis ĉi tiean regionon per germanaj koloniistoj. Ĝiaj fondintoj estis verŝajne fratoj Oldřich kaj Heřman el Drnholec. Nomo de la urbo estis derivita de germana vorto Landskrone (landa krono). En la jaro 1285 la reĝo Venceslao la 2-a transdonis la urbon al Záviš el Falkenštejn kaj en la jaro 1304, post ekzekuto de Záviš ĝin donacis al monaĥejo Zbraslav. De la jaro 1358 Lanškroun estis parto de litomiŝla episkopa bienego kaj de la jaro 1507 havaĵo de familiaro Pernštejn. En la jaroj 1588 - 1622 la urbon posedis Hrzanoj el Harasov, poste ĝis la jaro 1848 Lichtenŝtejnidoj. La urbo suferis gravajn damaĝojn dum la tridekjara milito, precipe post sia konkero fare de svedoj en la jaro 1643. De la jaroj 1850 ĝis 1960 estis Lanškroun distrikta ĉefurbo. Poste estis kreitaj pli grandaj distriktoj kaj la centro transiĝis al Ústí nad Orlicí.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kastelo[redakti | redakti fonton]

Kastelo Lanškroun

La kastelo ekestis en la 2-a duono de la 15-a jarcento sur loko de estinta aŭgustenana monaĥejo, konstruita post la jaro 1393, el kiu konserviĝis iuj partoj en gotika stilo. De la jaro 1425 estis la domoj havaĵo de sekularaj posedantoj, plej frue kiel loĝejoj de oficistoj, en la jaro 1507 en sia testamento Vilhelmo el Pernštejn jam prezentas kastelon. En la jaro 1601 okazigis Adam Hrzán el Harasov renesancajn aranĝojn. Post incendio en la jaro 1645 rekonstruigis la kastelon en barokan formon Karel Eusebius el Lichtenštejn. Kadre de lastaj aranĝoj en la jaro 1858 estis malkonstruitaj domoj kaj muro fermintaj la unuan kortegon kaj ekestis ĉi tie nuna Jirásek-placo. En la kastelo nun estas la urba muzeo kun ekspozicioj pri historio de la urbo, pri historio de vitrofarado en limregiono inter Ĉeĥio kaj Moravio, estas ĉi tie kabineto de moneroj kaj medaloj kreitaj de akademia skulptisto Zdeněk Kolářský kaj memorsalono de Jindřich Praveček, agnoskata pedagogo kaj komponisto de blovinstrumenta muziko, kiu en Lanškrouna regiono laboris.

Lanškroun, blazonoj sur kastela vando

Preĝejo de Sankta Venceslao[redakti | redakti fonton]

Rememorata estas unue en la jaro 1350 kaj estis origine konsekrita al Virgulino Maria. En la jaro 1377 ĝi estis komisiita en administradon de aŭgustianoj, kiuj al ĝi transigis sian monaĥejon, ĝis tiam lokitan antaŭ la urbaj muregoj, kie nuntempe troviĝas preĝejo de Sankta Mario Magdaleno kaj malgranda parko. En la jaro 1645 la preĝejo forbrulis, en la 18-a jarcento estis al ĝi alkonstruita turo sur okcidenta flanko kaj en 80-aj jaroj de la 19-a jarcento estis ĝia interioro rearanĝita en pseŭdogotika stilo. La ĉefa altaro estas kadra de J. Kastner, ornamas ĝin bildo de Sankta Venceslao de J. Dallinger, donacita ĉi tien el liĥtenŝtejna galerio en Vieno, du flankaj altaroj estas portalaj, unu kun bildigita Sankta Antonio el la jaro 1750, la dua kun la bildo de Bona paŝtisto. La predikejo estas ornamita per figuraj reliefoj kaj statuoj. Super klasikisma baptujo estas kantilevro kun rokoka grupo de Bapto en Jordano. La orgeno estas ankaŭ rokoka.

Urbodomo[redakti | redakti fonton]

La urbodomo estas unu el la plej bone konservitaj renesancaj siaspecaj konstruoaĵoj en la tuta Ĉeĥio. Ĝi estis konstruita en la jaroj 1581 kaj 1582 je iniciativo de Vratislav el Pernštejn. La duetaĝa domo staras sole sur urboplaco, al ĝia domangulo estas alligita monumenta kvarlatera turo. Mantelo de la konstruaĵo estas kovrita per leterforma sgrafito. Sed la plejvaloraj renesancaj elementoj estas ambaŭ portaloj kreitaj per ŝtona diamanta bosaĵo. Preskaŭ netuŝita konserviĝis ankaŭ interno de la urbodomo kun larĝa traveturejo en tuta profundo de la domo krucforme volbita, teretaĝaj spacoj kun barelvolboj kaj dubraka ŝtuparo kun krestvolbo.

Tombeja preĝejo de Sankta Anna[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi preĝejo ekestis en la jaroj 1701 ĝis 1705. Ĝi estas baroka ununava kun trilatere fermita presbiterejo. Sur triaksa ĉefa fronto estas toskanaj pilastroj kaj malalta triangula frontono, muroj kun niĉoj por statuoj de Sankta Anna, Sankta Jozefo kaj Sankta Joaĥimo, la ĉefa portalo estas ortangula. En ekstera vando estas muntitaj 28 empiraj tomboŝtonoj, kelkaj el ili figuraj, verŝajne ĉiuj el metiejo de familio Hahn. La ĉefa altaro estas el la jaro 1761, portala kun statuoj de Sankta Anna kaj pluaj sanktuloj. Sur flankaj altaroj estas statuoj de Sankta Blazio, Sankta Francisko Ksavera, sur kantilevroj estas statuoj de Sankta Johano Nepomuka kaj Sankta Antonio. La tombejo estas ĉirkaŭigita per baroka muro kun pordego kronita de statuaro Kalvario.

Empira preĝejo de Sankta Mario Magdaleno[redakti | redakti fonton]

La preĝejo troviĝas sub la placo en Nádražní strato sur loko de estinta aŭgustenan monaĥejo. Ĝi estas ununava kun duoncirkle fermita presbiteriejo, kun turo sur la ĉefa fronto kaj kapelo sur sudokcidenta flanko. Bildoj de Sankta Mario Magdaleno sur la ĉefa altaro, de Sankta Anna kaj Sankta Jozefo estas de Lampi pli juna el la jaro 1825.

Lanškroun, ĉevalŝanĝa gastejo Krčma

Historia kerno de la urbo[redakti | redakti fonton]

Historia urbokerno estis proklamita urba monumentrezervejo. Konserviĝis kelkaj domoj el la 18-a kaj el la 1-a duono de la 19-a jarcento kun datitaj rokokaj kaj empiraj frontoj. Interesa estas ankaŭ la domo nomita Piano el la 2-a duono de la 18-a jarcento, kiu havas la duan etaĝon elŝovitan sur kantilevroj. Postlasaĵo de tiu ĉi konstruaro estas ĉevalŝanĝa gastejo nomata Krčma (drinkejo), memorigata jam en la j. 1643, kiu havas ĝis nun konservitan originan interioron.

Malgranda arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

La urbo estas riĉa ankaŭ je malgrandaj arĥitekturaĵoj. Sur la placo estas empira akvujo kun delfenoj kaj Mariakulta kolono, apud stratkrucejo Dobrovského kaj Třešňovecká estas statuaro de la Sankta Triunuo el la jaro 1720, proksime de la kastelo estas statuoj de Sankta Johano Nepomuka kaj Sankta Johano Sarkander, origine lokitaj sur baroka ŝtona ponto.

Monumento de Jozefo la 2-a en Landskron (1900)

Monumento al imperiestro Jozefo la 2-a[redakti | redakti fonton]

Monumento al imperiestro Jozefo la 2-a en Lanškroun estis starigita en la j. 1822 sur nuntempa Jirásek-placo kaj estis malkonstruita en duono de dudekaj jaroj de la 20-a jarcento

Urbestroj de 1789 ĝis 1945[redakti | redakti fonton]

  • ĝis 1789: Augustin Poppler
  • 1791–1822: Josef Ohnsorg (unua libere elektita urbestro)
  • 1823–1845: Franz Rieß
  • 1845–1850: Eduard Erxleben
  • 1850–1861: Eligius Deml
  • 1861–1891: Josef Niederle
  • 1891–1907: Berthold Schmeiser
  • 1907–1919: Franz Neugebauer
  • 1919–1932: Leo Winter
  • 1932–1938: Rudolf Zoffl
  • 1938–1942: Dr. Franz Nagl (mortis la 1-an de junio 1945, en la nun ĉeĥa koncentrejo Terezín)
  • 1942–1945: Karl Franz
  • 1945–: Eduard Hiesl (ĝis la deviga demisio fare de ĉeĥaj trupoj la 9-an de majo 1945)

Evoluo de la loĝantaro[redakti | redakti fonton]

  • 1910: 6.828 loĝantoj
  • 1930: 6.497 loĝantoj
  • 1939: 6.205 loĝantoj
  • 1947: 4.952 loĝantoj
  • 1970: 8.702 loĝantoj
  • 1980: 9.593 loĝantoj
  • 1991: 9.873 loĝantoj
  • 2001: 9.990 loĝantoj
  • 2003: 9.847 loĝantoj
  • 2006: 9.911 loĝantoj
  • 2009:10.235 loĝantoj

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Galerio sur oficialaj paĝoj de la urbo:

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]