Moravany (distrikto Pardubice)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Moravany


Moravany
municipo
Vlajka obce Moravany u Pardubic.gif
Flago
Znak obce Moravany u Pardubic.gif
Blazono
Oficiala nomo: Moravany
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Pardubice
Historia regiono Bohemio
Rivero Loučná
Situo Moravany
 - alteco 242 m s. m.
 - koordinatoj 49°59′58″N 15°56′33″E  /  49.99944°N, 15.9425°O / 49.99944; 15.9425 (Moravany (distrikto Pardubice))
Areo 16,41 km² (1 641 ha)
Loĝantaro 1 806 (01.01.2012)
Denseco 110,05 loĝ./km²
Unua skribmencio 1244
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 530 02 ĝis 534 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575399
Katastraj teritorioj 5
Partoj de vilaĝo 6
Bazaj sidejunuoj 5
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Moravany (Pardubice District)
Retpaĝo: www.obec-moravany.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Moravany situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo de la rivero Loučná, ĉe la ŝoseo inter Holice kaj Hrochův Týnec, 4 km sudoriente de la urbo Dašice, 14 km oriente de la urbo Pardubice. La vilaĝo situas sur 50-a paralelo, do en sama latitudo kiel Prago.

Vilaĝpartoj[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:

  • Moravany
  • Čeradice - la unua mencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1319, kiam ĝi apartenis al Pilung el Turov kaj Pešek el Ostrov.
  • Moravanský
  • Platěnice
  • Platěnsko - domaro Platěnsko (13 domoj) kaj Jiřičky (5 domoj) kreis origine unu tutaĵon, kiun ekdividis en la duono de 19-a jarcento fervoja ĉeflinio. Platěnsko poste estis parto de Platěnice, Jiřičky parto de Slepotice.
  • Turov

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri vilaĝo Moravany estas en akto AZK 2350 de Nacia arkivo Prago el la jaro 1244, en kiu Jan, filo de grafo Zbislav, donacas al klostro en Litomyšl vilaĝojn Hostovice kaj Blatník. Kiel unu el atestantoj estas nomata Přibyslav el Moravany.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo[redakti | redakti fonton]

Baroka preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo, estis konstruita en la jaro 1782 laŭ planoj de T. Haffenecker. Ĝi estas ununava kun duoncirkle fermita presbiterejo. La turo estas sur orienta flanko kaj en ĝia teretaĝo estas sakristio. La presbiterejo kaj la navo havas ebenajn kanajn plafonojn sur fabiono. Sur la plafono en presbiterejo estas pentraĵo de Kronado de Virgulino Maria kreita de jezuito J. Kramolín. Ceteraj pentraĵoj estas el la jaro 1812 de J. Stehlík el Choceň. La ĉefa altaro estas klasikisma kreita ĉirkaŭ la jaro 1800, bildo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo de I. Vels el Litomyšl, du flankaj altaroj estas el la 1-a duono de 19-a jarcento, la predikejo estas ornamita per reliefoj de Jesuo Semanto kaj de Sankta Petro. Ligna baptujo kun fermoplato estas ornamita per reliefa bildo de Bapto de Jesuo

Fortikaĵeto[redakti | redakti fonton]

Fortikaĵeto de senjoroj el Moravany estis iam detruita pro brulego. Restaĵoj de remparoj, kiuj gardis ĝin estas ankoraŭ nun videblaj malantaŭ muro de la domo n-ro 13.

Popolaj arĥitekturaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj domoj havas enveturajn pordegojn kun barokaj frontonoj el la 1-a duono de 19-a jarcento.

Veturigista gastejo[redakti | redakti fonton]

En Moravany estis iam ankaŭ veturigista gastejo. En ĝi la veturigistoj kaj iliaj bestoj trovis ripozon, manĝojn, amuzon kaj tranoktadon. Ili veturis sur t.n. Trstenická vojo, kiu ĉi tie kondukis de Pardubice laŭlonge de la rivero Loučná kaj ligis Pragon kun Moravio kaj kun pli foraj landoj.

Legendo[redakti | redakti fonton]

Oni diradis: "La supo abundas kiel en Moravany okaze de kermeso." Dum festoj vilaĝojn ĝenadis amaso da almozpetantoj. Foje en Moravany terkulturistoj interkonsentis kaj anstataŭ kutimaj almozoj gastigis almozulojn en ĉiuj bienoj nur per supo. La supo estis bongusta, sed oni ne povis ĝin kunpreni. Post du, tri vizitoj la almozuloj estis trosataj kaj devis el la vilaĝo foriri. Pro tio ekestis menciita diraĵo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j.

2004.

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]