Vysočina

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en Ĉeĥio. Por legi pri la regiono, vidu Regiono Vysočina.
Vysočina
municipo
Hamry.jpg
Domo de martelmaŝino en Svobodné Hamry
Oficiala nomo: Vysočina
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Hlinsko
Historia regiono Bohemio
Rivero Chrudimka
Situo Vysočina
 - alteco 567 m s. m.
 - koordinatoj 49°46′14″N 15°50′01″E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.77056 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.77056°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 49.77056; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Vysočina)
Areo 17,87 km² (1 787 ha)
Loĝantaro 708 (01.01.2012)
Denseco 39,62 loĝ./km²
Unua skribmencio 1542 Dřevíkov
 - artefarita nomo 1960 Vysočina
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 539 01 ĝis 539 52
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 572551
Katastraj teritorioj 4
Partoj de vilaĝo 7
Bazaj sidejunuoj 6
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Vysočina (Chrudim District)
Retpaĝo: www.obecvysocina.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Municipa komunumo de sep vilaĝoj Vysočina situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en protektata pejzaĝa regiono Žďárské vrchy, 7 km okcidente de la urbo Hlinsko, proksime de la ŝoseo n-ro 37 inter Trhová Kamenice kaj Ždírec. Sur teritorio de la vilaĝo estas subĉiela muzeo de popolaj konstruaĵoj Vysočina, nomata ankaŭ Veselý Kopec.

Enhavo

Historio [redakti]

La unua skribmencio pri vilaĝo Dřevíkov estas el la jaro 1542. Sub artefarita nomo Vysočina la nuntempa municipo estis kreita en la jaro 1960 per kunigo de kelkaj municipoj ĝis tiu tempo memstaraj.


Vilaĝpartoj [redakti]

Al la komunumo apartenas partoj:

  • Dřevíkov
  • Možděnice
  • Petrkov 1
  • Rváčov
  • Svatý Mikuláš
  • Svobodné Hamry
  • Veselý Kopec

Dřevíkov [redakti]

Vilaĝo Dřevíkov ekestis verŝajne en la 16-a jarcento ĉe sinjora korto kun bierfarejo kaj vojo al Moravio. Komence de la 18-a jarcento ĉi tie ekloĝis juda minoritato kaj laŭ sia kutimo konstruis straton de tuŝapudaj dometoj, de lernejo kaj sinagogo.

Možděnice [redakti]

Domaro de etaj agrikulturistoj, arbarlaboristoj kaj fišistoj. En ĉirkaŭaĵo de la vilaĝeto estas naŭ fiŝlagoj.

Bieneto en skanzeno Veselý Kopec

Rváčov [redakti]

La plej granda estas vilaĝeto Rváčov. Unue en historia dokumento estas menciita en la jaro 1487, sed fondita estis proksimume unu jarcenton pli frue de monaĥejo Podlažice. En la jaro 1790 ĝi fariĝis parto de sinjorejo Nasavrky

Svobodné Hamry [redakti]

La domaro ekestis en la 15-a jarcento ĉirkaŭ martelmaŝino, en kiu oni ĝis fino de la 17-a jarcento fabrikis feron el en ĉirkaŭaĵo trovataj ercoj. Origina nomo de la vilaĝo estis Hamr nad Kamenicí (Martelmaŝino ĉe Kamenice - Chrudimka).

Veselý Kopec [redakti]

Ĉi tiu domaro ekestis en la 16-a jarcento kaj estis haltejo sur vojo al Moravio.

Alia bieneto en skanzeno Veselý Kopec

Vidindaĵoj [redakti]

Rváčov [redakti]

Preĝejo [redakti]

Preĝejo de Sankta Nikolao estis origine ligna konstruaĵo atestita jam en la jaro 1350. Sur ĝia loko estis en la jaro 1827 konstruita kaj en la jaro 1886 pligrandigita nova ŝtona kirko. Ĝi estas ununava kun ortangula presbiterejo kaj trapeza sakristio sur norda kaj antaŭĉambreto sur suda flankoj. La presbiterejo estas barele volbita kun segmentoj, la navo estas platplafona kaj triumfa arko duoncirkla. Ekipaĵo estas pseŭdogotika el la jaro 1886, la ĉefaltaro de Sankta Nikolao kaj flankaj altaroj de Anĝelo Protektanto kaj de Sankta Maria kun tiutempaj bonkvalitaj bildoj. Sur la ĉefaltaro estas statuoj de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo kaj krucifikso, ĉiuj el la 18-a jarcento.

Tombejo [redakti]

Sur tombejo estas kolekto de gisaj surtombaj krucifiksoj kaj tomboŝtono de lasta vilaĝestro de Rváčov nomita Krejčí (vidu legendon en paĝaro de Všeradov).

Fiŝlageto [redakti]

Ĉe la preĝejo estas fiŝlageto kun "Diabla ŝtono" al kiu ligas legendo pri konstruo de la preĝejeto.

Svobodné Hamry [redakti]

Kasteleto [redakti]

Origina fortikaĵeto estis en la 19-a jarcento rekonstruita je pseŭdobaroka kasteleto en fronto ornamita per profunda rizalito supre kun frontono.

Popolaj arĥitekturaĵoj [redakti]

En vilaĝo estas kelkaj ĉarpentitaj kabanoj, ekzemple gastejo n-ro 4 el la 18-a jarcento, aŭ kabano de Kaván el la 19-a jarcento.

Kapeleto [redakti]

Apud la ŝoseo al Dřevíkov estas niĉa kapeleto de Sankta Anna el la duono de 18-a jarcento, kun du bildoj de Sankta Anna kaj Sankta Maria de popola pentristo Novák.

Statuo [redakti]

Apud la kasteleto troviĝas bonkvalita statuo de Sankta Johano Nepomuka el la duono de 18-a jarcento.

Monumentoj [redakti]

Ni povas rigardi monumentojn de ĉeĥaj pentristoj František Kaván kaj Gustav Macoun.

Dřevíkov [redakti]

Juda tombejo [redakti]

Malantaŭ la vilaĝo estas juda tombejo kun tomboŝtonoj de la duono de 18-a jarcento.

Juda tombejo en Dřevíkov

Možděnice [redakti]

Laborejoj de vilaĝaj metioj [redakti]

Post la jaro 1970 ĉi tie estis savitaj vilaĝaj forĝejo, ĉarfarejo, barelfarejo kaj lignaĵejo.

Popolkonstruaĵoj [redakti]

Ni povas ĉi tie vidi malnovan lignan lernejon kaj kampanileton.

Veselý Kopec [redakti]

Nuntempe la vilaĝeto kreas ĉefan grupon de "Kolekto de popolaj konstruaĵoj Vysočina", subĉiela muzeo en kiu estas de la jaro 1970 demonstrataj tipaj kamparanaj konstruaĵoj kaj aranĝoj por prilaborado de agrikulturaj produktoj. En la skanzeno oni okaze demonstras diversajn folklorajn agadojn kaj solenaĵojn.

Popola konstruaĵo en skanzeno Veselý Kopec

Literaturo [redakti]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j.

2004.

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj [redakti]