Smrček

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Smrček
municipo en Ĉeĥio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Chrudim
Fondita 1349 (la unua skriba mencio)
Poŝtkodo 538 51
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 132  (2023) [+]
Loĝdenso 28 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 52′ N, 15° 54′ O (mapo)49.86845991513615.893331537556Koordinatoj: 49° 52′ N, 15° 54′ O (mapo) [+]
Alto 363 m [+]
Areo 4,715251 km² (47 1.5 251 ha) [+]
Smrček (Ĉeĥio)
Smrček (Ĉeĥio)
DMS
Smrček
Smrček
Smrček
Ĉeĥa respubliko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Smrček [+]
vdr


Vilaĝo Smrček situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, ĉe suda rando de Bohemia-Moravia montetaro, 14 km sudoriente de la urbo Chrudim, 5 km sude de la urbo Chrast. Vivas ĉi tie 132 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo Smrček, respektive pri Vilém Křeše el Smrček, devenas el la jaro 1344. La sinjoro estis atestanto ĉe limigo inter episkopejo de Litomyšl kaj monaĥejo de Podlažice.

Municipan memstarecon la vilaĝo akiris nur en la jaro 1992, kiam ĝi deiĝis de vilaĝo Horka.

La vilaĝon ĉirkaŭas vastaj arbaroj, ĉefe piceaj, kaj de tiuj verŝajne devenas ankaŭ nomo de la vilaĝo Smrček (Piceeto). En ĉirkaŭaĵo estas tri grandaj fiŝlagoj, kiuj nomiĝas Malá Straka, Velká Straka kaj Žďár. En ili oni bredas karpojn kaj por kutimaj kristnaskaj vespermanĝoj kaj por okaza dumjara konsumado. En proksimaj arbaroj oni povas bone promeni en belega pejzaĝo aŭ kolekti vakciniojn aŭ fungojn.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

En nordokcidenta parto de la vilaĝo situas preĝejeto de Sankta Anna, origine gotika, atestita en la jaro 1349y, rekonstruita baroke. Ĝi estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo, prisma turo antaŭ la okcidenta frontalo kaj sakristio sur norda flanko. La presbiterejo kaj subturejo estas kruce volbitaj, triumfa arko duoncirkla, en la navo estas plata ligna plafono. Triala altaro estas signita per jaro 1669, kun bildo de Sankta Anna.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]