Kostelec u Heřmanova Městce
| Kostelec u Heřmanova Městce | |
| municipo | |
| Oficiala nomo: Kostelec u Heřmanova Městce | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Regiono | Regiono Pardubice |
| Distrikto | Distrikto Chrudim |
| Administra municipo | Heřmanův Městec |
| Historia regiono | Bohemio |
| Montaro | Železné hory |
| Situo | Kostelec u Heřmanova Městce |
| - alteco | 330 m s. m. |
| - koordinatoj | 49°55′18″N 15°38′53″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.92167 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.92167°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Areo | 7,46 km² (746 ha) |
| Loĝantaro | 324 (01.01.2012) |
| Denseco | 43,43 loĝ./km² |
| Unua skribmencio | 1257 |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Poŝtkodo | 538 03 |
| NUTS 3 | CZ053 |
| NUTS 4 | CZ0531 |
| NUTS 5 | CZ0531 571628 |
| Katastraj teritorioj | 1 |
| Partoj de vilaĝo | 2 |
| Bazaj sidejunuoj | 2 |
| Retpaĝo: www.kostelec-u-hm.cz | |
Vilaĝo Kostelec u Heřmanova Městce situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en valo de la rivereto Podolský, en submontara pejzaĝo 3 km sude de la urbo Heřmanův Městec.
Enhavo |
Vilaĝpartoj[redakti]
Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:
- Kostelec u Heřmanova Městce
- Tasovice
Vilaĝo Kostelec u Heřmanova Městce estas en historiaj dokumentoj unue menciita en la jaro 1257 sub nomo Costel.
Vidindaĵoj[redakti]
Preĝejo[redakti]
Ĉi tiea preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo estas ĉirkaŭigita per defendaj remparoj kaj fosaĵoj, ĉar en la 13-a jarcento ĉi tie staris ankaŭ fortikaĵeto. Sur orienta flanko, kie la lokal-ejo ne estas protektata per naturaj bariloj, estas la remparoj du- aŭ tri-obligitaj. Sur la suda flanko estis eble triangula antaŭburgo. Per fosaj esploroj oni trovis romanikajn arĥitekturaĵojn, nun deponitaj en distrikta muzeo en Chrudim. La preĝejo, en la jaro 1350 memorigata kiel la paroĥa, estis en la jaro 1898 regotigita de arĥitekto Schmoranz. Apud la preĝejo estas ankaŭ malgranda baroka kadavrejo. En la presbiterejo estas survanda fresko, kiu bildigas 9 kavaliroj, sinjoroj el Mrdice, kiuj per preĝado penas akiri absolvon pro sia peka vivo, en kiu ili terorigis la servutulojn. Tiu ĉi fresko devenas el la 16-a jarcento, sed sub ĝi estas kaŝitaj ankoraŭ pli malnovaj pentraĵoj.
Empira domo[redakti]
Domo n-ro 27 havas empire ornamitan frontonon el la komenco de 19-a jarcento.
Fervoja linio[redakti]
Tra Kostelec u Heřmanova Městce gvidas fervoja linio el Přelouč kaj Heřmanův Městec al Prachovice. Iam estis apud vilaĝparto de Kostelec, domaro Tasovice, komutilejo, miniatura fervojnodo, kiun priservadis mem la lokomotivestroj, kiu ebligadis veturon al Vápenný Podol aŭ Prachovice. La malrapida vapormova fervojo veturanta inter montetoj kaj ofte haltanta por en ĝermo estingi de ĝi kaŭzitajn arbarajn kaj kampajn incendiojn, estis vere romantika. Nuntempe veturas motortrajnoj nur al Prachovice, linio al Vápenný podol estis nuligita.
Ŝakta kalkforno[redakti]
Ŝakta kalkforno el la jaro 1875 servis por kalcinado de kalko el kalkŝtono. Ĝi estis veturigata el minejo inter Vápenný Podol kaj Prachovice en la jaroj 1877 ĝis 1941.
Literaturo[redakti]
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j.
2004.
Eksteraj ligiloj[redakti]
|
|
|
|---|---|
|
Kostelec u Heřmanova Městce | Tasovice |
|