Sázava (distrikto Ústí nad Orlicí)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Sázava (apartigilo)


Sázava
germane: Zohsee
municipo
Flag of Sazava CZ.svg
Flago
Sázava.svg
Blazono
Oficiala nomo: Sázava
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Lanškroun
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Rivero Moravská Sázava
Situo Sázava
 - alteco 395 m s. m.
 - koordinatoj 49°54′10″N 16°38′42″E  /  49.90278°N, 16.645°O / 49.90278; 16.645 (Sázava (distrikto Ústí nad Orlicí))
Areo 5,66 km² (566 ha)
Loĝantaro 555 (01.01.2012)
Denseco 98,06 loĝ./km²
Unua skribmencio 1294
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 563 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 547981
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Sázava (Ústí nad Orlicí District)
Retpaĝo: www.obec-sazava.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Sázava situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en submontaro de Orlické hory, 2 km oriente de la urbo Lanškroun, laŭlonge de la rivero Moravská Sázava. Transverse en la vilaĝo gvidas la ŝoseo n-ro 315 inter Lanškroun kaj Zábřeh.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri vilaĝo Sázava estas el la jaro 1294 en donaca akto de la reĝo Venceslao la 2-a, per kiu li dediĉas sinjorejon Lanškroun kun vilaĝo Sázava, tiam Zasow, al nova monaĥejo en Zbraslav.

Komence de la 14-a jarcento agis en ĉirkaŭaĵo kavaliroj-rabistoj, ĉefe (Hynek el Dubí, Ješek el Šilperk, Jan Vosthub, Petr el Písečná, Bohuněk el Šumperk, Jeník el Žampach). Ili eldevigadis elaĉetmonon, brulsavan monon, rabis la povrajn subulojn.

Nomo de la vilaĝo ofte ŝanĝiĝis. Ĝi estis Zasow, Scazowa, Czsauaw, Zassav, Sazawau , Sazawa, Zasze, Zosau, Zohse, Zohsse, ree Sazawa

En la jaro 1514 Vojtěch el Pernštejn donis al subiĝintaj vilaĝoj, do ankaŭ al Sázava, rajton testamenti senheredan postlasaĵon.

En la jaro 1808 Christian Polykarp Erxleben fondis en Sázava tolproduktan fabrikon kaj blankigejon. Antaŭ la jaro 1858, post morto de la fondinto, la fabriko malprosperis. Ĝi estis rekonstruita ree en muelejon kaj je fabriko pri mebloj. De la jaro 1901 en Sázava estis fabriko pri meblaj ŝtofoj.

En 1850 estis nuligita t.n. patrimonia sistemo, estis nuligitaj sinjorejoj. Ĝis tiu ĉi jaro Sázava apartenis al la sinjorejo Lanškroun kaj poste ĝi estis memstara komunumo.

Vilaĝo Sázava estis en la jaro 1976 kunigita al la urbo Lanškroun. En 1992 ĝi ree memstariĝis kaj bone prosperas.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kapelo[redakti | redakti fonton]

Kapelo de Sankta Prokopio estis konstruita en la jaro 1858 kun helpo de la imperiestro. La altaro estas el la duono de 19-a jarcento. Bildo de Sankta Nikolao estas el la unua duono de 19-a jarcento, orgeno el la unua duono de 18-a jarcento.

Statuoj[redakti | redakti fonton]

  • Statuaro de Pietato antaŭ la kapelo troviĝas sur alta prisma soklo kun restoj de pentraĵoj kaj estas datita 1681.
  • Statuaro de Sankta Triunuo apud la ŝoseo devenas el la jaro 1811.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.