Regiono Pardubice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Regiono Pardubice
ĉeĥe: Pardubický kraj
administra unuo
Kastelo Litomyšl
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Pardubický kraj
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Distriktoj
Ekstermita municipo Ležáky
Historiaj regionoj Bohemio, Moravio
Montaroj
Fervojo Fervojlinio Kolín - Česká Třebová Fervojlinio 010
Najbaras kun
Gravaj urboj
Interesaj lokoj
Muzeoj
Riveroj
Regiona urbo Pardubice
 - mezo Pardubice
 - alteco 237 m s. m.
 - koordinatoj 50° 02′ 19″ N 15° 46′ 45″ O / 50.03861 °N, 15.77917 °O / 50.03861; 15.77917 (mapo)
Plej alta punkto
 - situo Králický Sněžník
 - alteco 1 424 m s. m.
Areo 4 519,0 km² (451 900 ha)
Loĝantaro 520 319 (27.08.2010)
Denseco 115,14 loĝ./km²
Estiĝo 2000
Hetmano Martin Netolický ĈSDP
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Aŭtokodoj E
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Kastelo en Litomyšl
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1999 (#23)
Numero 901
Regiono Eŭropo
Kriterioj ii, iv
ISO 3166-2:CZ CZ-PA
CZ-NUTS CZ053
Situo de Pardubice enkadre de Ĉeĥio
Situo de Pardubice enkadre de Ĉeĥio
Situo de Pardubice enkadre de Ĉeĥio
Situo de Pardubice enkadre de Ĉeĥio
Situo de Pardubice enkadre de Ĉeĥio
Regiono Pardubice enkadre de Ĉeĥio
Regiono Pardubice enkadre de Ĉeĥio
Regiono Pardubice enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Pardubice Region
Retpaĝo: www.pardubickykraj.cz

Regiono Pardubice situas en oriento de Bohemio kaj per ĉirkaŭaĵo de Moravská Třebová ĝi trafas ankaŭ historian teritorion de Moravio. Oriente ĝi najbaras kun Regiono Olomouc, sudoriente kun Sudmoravia regiono, sudokcidente kun Regiono Vysočina, okcidente kun Mezbohemia regiono, nordokcidente kun Regiono Hradec Králové kaj norde kun Pollando.

Naturkondiĉoj[redakti | redakti fonton]

Plimulton de Regiono kreas montetaroj kaj montarregionoj ŝanĝiĝantaj en ebenaĵojn ĉirkaŭ rivero Elbo. En la limo al Pollando elstaras la tria plej alta montaro en Ĉeĥio, masivo de Králický Sněžník. Nordokcidente ligas al ĝi malpli alta kaj pli plata montaro Orlické hory. Sude komencas Bohema-Moravia montetaro kun montaro Železné hory kaj Žďárské vrchy.

Pli grandan parton de Regiono deakvigas Elbo, la plej longa rivero en la teritorio de Regiono estas maldekstreborda elba alfluo Chrudimka. Parton de la teritorio en ĉirkaŭaĵo de Svitavy deakvigas rivero Svitava, alfluo de rivero Morava, respektive de Danubo. Tra Regiono kondukas ĉefa eŭropa disfluejo inter Norda maro kaj Nigra maro.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La teritorio de la regiono estis limigita per teritorioj de distriktoj: Distrikto Pardubice, Distrikto Chrudim, Distrikto Ústí nad Orlicí kaj Distrikto Svitavy.

Komence de la jaro 2003 pereis distriktaj oficejoj kaj la regionoj ekde tiu tempo dividas sin en la tn. urbojn kun disvastigita agadeco. Krom la supre menciitaj eksaj distriktaj urboj laboras en la ŝtata administrado en la teritorio de la regiono ankoraŭ tiuj ĉi urboj: Česká Třebová, Hlinsko, Holice, Králíky, Lanškroun, Litomyšl, Moravská Třebová, Polička, Přelouč, Vysoké Mýto kaj Žamberk.

En Regiono estas 452 komunumoj, el tio 15 urboj kun disvastigita agadeco kaj 26 urboj kun komisiita urba oficejo. Sidejurbo de la regiono estas laŭstatuta urbo Pardubice.

Loĝantaro kaj historio[redakti | redakti fonton]

Regiono Pardubice ekzistas kiel administra tutaĵo jam triafoje. Unuafoje ĝi estis kreita en la jaro 1850 tuŝante de Český Brod tra Humpolec ĝis bohema-moravia limo. Duafoje ĝi estis unu el 19 regionoj en la jaroj 19491960. Pardubice, longtempe la plej dense loĝata urbo de orienta Bohemio, fariĝis post tio nura distrikta urbo enkadre de tiama Orientbohemia regiono.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La plej forta estas ĝenerala maŝinindustrio, plu poste teksindustrio, vestindustrio, ledindustrio; la plej grandan kvocienton en la tutŝtata produktado havas ĥemia industrio. Sed signifa estas ankaŭ agrikultura sektoro. El la tuta areo de Regiono okupas ja agrikultura grundo 60,75 %, arbaroj havas 29 % kaj akvoareoj 1,35 %.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Regiono kondukas ĉeĥa fervoja „ĉefa linio“ el Prago tra Pardubice al Olomouc, Ostrava kaj plu al Slovakio.

Scienco kaj klereco[redakti | redakti fonton]

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]