Hošťalovice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hošťalovice
municipo en Ĉeĥio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Vilaĝo
Lando Ĉeĥio
Regiono Pardubice
Distrikto Chrudim
Fondita 1349 (la unua skriba mencio)
Poŝtkodo 538 03
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 149  (2023) [+]
Loĝdenso 33 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 56′ N, 15° 35′ O (mapo)49.93485036942115.575985085784Koordinatoj: 49° 56′ N, 15° 35′ O (mapo) [+]
Alto 412 m [+]
Areo 4,499713 km² (44 9.9 713 ha) [+]
Hošťalovice (Ĉeĥio)
Hošťalovice (Ĉeĥio)
DMS
Hošťalovice
Hošťalovice
Hošťalovice
Ĉeĥa respubliko

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hošťalovice [+]
vdr


Vilaĝo Hošťalovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en ondoforma regiono de Bohemiamoravia montetaro, 8 km okcidente de la urbo Heřmanův Městec. Vivas ĉi tie 149 loĝantoj (2023).

Vilaĝpartoj[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:

  • Hošťalovice
  • Březinka

Historio[redakti | redakti fonton]

Vilaĝetoj Hošťalovice kaj Březinky situas proksime de protektata pejzaĝa regiono Železné hory en altitudo ĉirkaŭ 400 m s.m. Ambaŭ vilaĝoj estas el tri flankoj ĉirkaŭitaj de arbaroj. El malforaj montetoj estas belega panoramo al apudelba ebenaĵo. Proksime de ambaŭ vilaĝoj fontas Mlýnský potok (Mueleja rivereto), kiu plu fluas tra Rašovy kaj apud Choltice enfluas en rivereto Strouha.

En arbaro sude de Hošťalovice situas fortikaĵeto Stoupec, konstruita verŝajne jam en la 14-a jarcento kiel gardejo por certigi sekurecon de kelkaj vojoj, kiuj ĉi tie trans arbaroj en Železné hory kondukis.

Domaro Hošťalovice estas unue nomata en la jaro 1349 en analoj de tiam nova episkopejo Litomyšl kiel paroĥejo. Ankaŭ pri vilaĝeto Březinka estas mencio de tiu tempo kaj koncernas pri donaco de Jan el Podhořany al siaj parencoj.

En Hošťalovice staras preĝejo de Sankta Gallus, kiu ekestis en frugotika tempo, eble ĉirkaŭ la jaro 1300. Ĝi estas sur malalta monteto ĉirkaŭigita per fosaĵo, sur norda flanko ankoraŭ konservita. Oni supozas, ke sur tiu ĉi loko estis malgranda antaŭkristana slava opidumo.

En mobilizo somere 1914 devis ĉiuj viroj en aĝo inter 18 kaj 50 jaroj el ambaŭ vilaĝetoj soldatiĝi. Dum la unua milito pereis 7 viroj. Kleriga societo en Hošťalovice konstruis al ili en Hošťalovice monumenton.

Ligon kun cetera mondo akiris la vilaĝetoj en la jaro 1930, kiam estis establita privata busa linio el Hošťalovice al Heřmanův Městec kaj Pardubice kaj reen.

Terura nokto por la vilaĝanoj estis la 6-a de majo 1933, kiam antaŭ la noktomezo ekestis incendio en apuda vilaĝo Licomělice. Homoj el Hošťalovice kaj Březinka hastis tien helpi. Kia devis esti ilia konsterno kiam ankaŭ en Hošťalovice kaj en du lokoj en arbaroj ekestis ankaŭ incendioj. En Hošťalovice estis gravaj damaĝoj sur ok vilaĝdomoj. Oni elesploris, ke la incediojn kaŭzis vilaĝano Kafka el Lipovec.

En oktobro 1944 en la regiono koncentriĝis partizana taĉmento Magistro Jan Hus. La vilaĝanoj, ĉefe laborantoj en arbaroj, estis kun ĝi en kontaktoj kaj certigadis por ĝi provizadon per nutraĵoj. Bedaŭrinde la agado estis malkovrita, apudaj vilaĝoj Lipovec kaj Licoměřice estis okupitaj kaj ĉiuj viroj aĝaj inter 16 kaj 70 jaroj, tute 106 homoj, estis arestitaj kaj forveturigitaj en koncentrejoj. Ne revenis kelkdekoj da civitanoj. La partizanoj ne estis kaptitaj.

Nur en la jaro 1949 estis en vilaĝetoj aranĝita telefono, en ĉiu vilaĝeto unu publika stacio, en la jaro 1951 oni komencis kun konstruo de elektrizo, en 1955 oni establis publikan disaŭdigadon, en 1973 akvokondukilon en Březinka kaj en 1976 en Hošťalovice.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Gallus[redakti | redakti fonton]

La frugotika preĝejo en Hošťalovice estis menciata kiel la paroĥa jam en la jaro 1349. Sufiĉe ofte ĝi estis neglektita kaj ree novigita, ekzemple en la jaroj 1863, 1870 kaj 1903. Ĝi estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo kaj kun sakristio sur norda flanko. Origine estis super la navo ligna kampanilo. La turo estis alkonstruita nur en la jaro 1863. La presbiterejo estas apogata per pilieroj. Sur suda flanko estas pintarka portalo. La presbiterejo estas volbita per kruca ripa volbo el tempo de origina konstruo de la kirko. La sakristio estas ankaŭ kruce volbita, la navo havas ebenan plafonon. Ekipaĵo: la ĉefa altaro estas kun valora bildo de Sankta Gallus de F. Müller. Sur vandoj estas valoraj pentraĵoj, kiuj estis en la jaro 1903 kalkigitaj.

En la jaro 1993 rabisto ŝtelis el la preĝejo ses statuojn, sed bedaŭrinde li ne estis kaptita.

En la turo estis du sonoriloj el la jaro 1557. La malpli granda estis forveturigita dum la unua milito por militaj celoj. La pli granda sonorilo estis konfiskita en la dua mondmilito, sed ĝi estis savita kaj rependigita.

Post rekonstruo en la jaro 1993 estis la preĝejo nove konsekrita de episkopo el Hradec Králové Karel Otčenášek, kiu estis dum komunisma reĝimo aŭdaca batalanto por homaj rajtoj. La kredantoj de Hošťalovice, Březinka kaj tuta ĉirkaŭaĵo estis per persona vizito de la episkopo ege honorigitaj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]