Zálší (distrikto Ústí nad Orlicí)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Zálší


Zálší
municipo
Zalsi betlem.jpg
Akvomuelejo Betlém, teĥnika memorindaĵo
Flag of Zalsi CZ.svg
Flago
Zálší.svg
Blazono
Oficiala nomo: Zálší
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Choceň
Historia regiono Bohemio
Rojo Betlémský potoj
Situo Zálší
 - alteco 297 m s. m.
 - koordinatoj 49°57′54″N 16°14′33″E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.965 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.965°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 49.965; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Zálší (distrikto Ústí nad Orlicí))
Areo 7,72 km² (772 ha)
Loĝantaro 231 (01.01.2012)
Denseco 29,92 loĝ./km²
Unua skribmencio 1292
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 565 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 581216
Katastraj teritorioj 2
Partoj de vilaĝo 2
Bazaj sidejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Zálší (Ústí nad Orlicí District)
Retpaĝo: www.obeczalsi.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Zálší situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en milde ondumita pejzaĝo inter riveroj Loučná kaj Tichá Orlice, 7 km oriente de la urbo Vysoké Mýto, ĉe la ŝoseo n-ro 317 inter Choceň kaj Litomyšl 5 km sude de Choceň.

Partoj de la komunumo Zálší estas:

  • Zálší
  • Nořín

Enhavo

Historio [redakti]

Origina vilaĝo estis fondita ĉirkaŭ la duono de 13-a jarcento aŭ iom pli frue. Unue nomo de la vilaĝo estas skribita en fonda akto de monaĥejo Zbraslav, per kiu reĝo Venceslao la 2-a al ĝi la vilaĝon donacas. Nomo de la vilaĝo rememoras, ke ĝi estis fondita en "záolší", (malantaŭ la alnoj). Oni povas konkludi, ke jam en tiu tempo la teritorio estis akvoriĉa, ĉar alnoj prefere kreskas en malsekaj grundoj. Pli malfrue la vilaĝo fariĝis parto de la sinjorejo Litomyšl kaj tiu ĝi restis ĝis nuligo de servuteco en la jaro 1850.

En la jaro 1976 estis al komunumo Zálší alligita vilaĝo Nořín, kiu situas 1,5 km de Zálší.

En junio 2007 okazis en Zálší en Ĉeĥio la dua apero de viruso t.n. birda gripo, verŝajne per transporto el proksima (3,5 km) vilaĝo Tisová.

Vidindaĵoj [redakti]

Fiŝlagoj [redakti]

Okcidente da la vilaĝo troviĝas kelkaj fiŝlagoj, kiujn ĉi tie fondis familiaro Thurn-Taxis. La plej granda nomiĝas "Velký zálešský" (Granda de Zálší) kaj ĝia areo estas 55,91 ha, malpli granda estas la fiŝlago "Lačnov" kun areo 15,72 ha.

Malnova akvomuelejo [redakti]

Okcidente de Zálší ĉe la rivereto Betlémský potok troviĝas malnova akvomuelejo Betlém, teĥnika memorindaĵo de la dua kategorio.