Skořenice
| Skořenice | |
| municipo | |
| Oficiala nomo: Skořenice | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Regiono | Regiono Pardubice |
| Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí |
| Administra municipo | Choceň |
| Historia regiono | Bohemio |
| Rivero | Skořenický potok |
| Situo | Skořenice |
| - alteco | 294 m s. m. |
| - koordinatoj | 50°01′55″N 16°13′24″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 50.03194 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">50.03194°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Areo | 4,45 km² (445 ha) |
| Loĝantaro | 452 (01.01.2012) |
| Denseco | 101,57 loĝ./km² |
| Unua skribmencio | 1373 |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Poŝtkodo | 565 01 |
| NUTS 3 | CZ053 |
| NUTS 4 | CZ0534 |
| NUTS 5 | CZ0534 580929 |
| Katastraj teritorioj | 1 |
| Partoj de vilaĝo | 1 |
| Bazaj sidejunuoj | 1 |
| Retpaĝo: www.skorenice.cz | |
Vilaĝo Skořenice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, ĉe ŝoseo n-ro 316 inter Běstovice apud Choceň kaj Kostelec nad Orlicí, 4 km norde de urbo Choceň.
Enhavo |
Historio [redakti]
La unuaj skribaj historiaj raportoj pri Skořenice devenas el tempoj de imperiestro Karolo la 4-a. Jam en la jaro 1371 estis Skořenice, havaĵo de Otík el Olešná, prosperanta domaro kun preĝejo el la 13-a jarcento.
Memorindaĵoj [redakti]
Preĝejo [redakti]
Novromanika preĝejo de Sankta Mario Magdaleno estis konstruita en la jaro 1866 sur loko de frugotika kirko laŭ planoj de viena arĥitekto B. Stache de konstruito A. Pasovský el Kostelec nad Orlicí. Ĝi estas ununava oblonga kun malpli larĝa presbiterejo kaj kun la turo en okcidenta fronto. La navo estas volbita per krucaj volboj sur entiritaj pilieroj, la presbiterejo estas volbita per plata stela volbo.
La ĉefaltaro estas pseŭdohistoria kun bildo de Sankta Mario Magdaleno kaj du bildoj - de sanktulo-princo kaj de Sankta Anna, ĉiuj signitaj "J. Schmidt 1870". Du flankaj altaroj el tempo ĉirkaŭ la jaro 1880, pseŭdohistoriaj. Du tomboŝtonoj estas el la 16-a jarcento.
Kruco [redakti]
Sabloŝtona kruco sur vilaĝplaco estas el la jaro 1784, renovigita en 1858.
Monumento [redakti]
Sur vilaĝplaco troviĝas monumento al la viktimoj de la 1-a kaj 2-a mondmilitoj.
Korto Vrchovina [redakti]
Neoficiala parto de la komunumo estas domaro kaj korto Vrchovina en sudorienta rando de la katastra distrikto. Ĝia pordego estas el la jaro 1765. En ĝi aktivas akcia kompanio Intergal, tradicia pretiganto de kortbirdoj.
Literaturo [redakti]
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.