Tržek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en regiono de Litomyšl. Pri parto de kampurbo Kolinec temas artikolo Tržek (Kolinec).

Tržek
municipo
Oficiala nomo: Tržek
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Litomyšl
Historia regiono Bohemio
Rivero Desná
Situo Tržek
 - alteco 306 m s. m.
 - koordinatoj 49° 53′ 02″ N 16° 15′ 33″ O / 49.88389 °N, 16.25917 °O / 49.88389; 16.25917 (mapo)
Areo 1,71 km² (171 ha)
Loĝantaro 159 (2023)
Denseco 92,98 loĝ./km²
Unua skribmencio 1347
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 570 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 572616
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Tržek
Retpaĝo: www.trzek.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Tržek situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en valo de rivero Loučná, 5 km nordokcidente de la urbo Litomyšl, proksime de ŝoseo n-ro 35 inter Vysoké Mýto kaj Litomyšl. Proksime estas ankaŭ fervoja haltejo sur loka linio inter Choceň kaj Litomyšl kaj literature konata Nedošínský háj (Nedošínský bosko). En la ĉirkaŭaĵo estas kelkaj fiŝlagoj kaj kunfluejo de Loučná kaj rivereto Desná. Vivas ĉi tie 159 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La origina nomo de la vilaĝo estis Tržkovice. Tiel ĝi nomiĝis ankoraŭ en la 13-a jarcento. Tra la vilaĝo kondukis grava mezepoka vojo liganta Bohemion kaj Moravion, kio tre kontribuadis al evoluo de Tržek. La plej intensa evoluo de la vilaĝo estis pro favoro de la episkopo Albert el Šternberk, kiu ĉi tie havis sian burgeton kaj fondis ĉi tie en la jaro 1378 kartuzianan monaĥejon por prioro kaj 12 monaĥoj, nomata "Keř Panny Marie" (Arbedo de Sankta Maria). Nefore de la monaĥejo la episkopo konstruigis grandan episkopan muelejon, kiu produktas ankoraŭ nuntempe. En la jaro 1421 husanoj la monaĥejon dezertigis.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kapelo[redakti | redakti fonton]

Sur la vilaĝplaco troviĝas kapelo de Sankta Maria el la dua duono de 19-a jarcento, kvadrata kun hakitaj anguloj kaj kun lanterno.

Kruco[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la kapelo staras ŝtona kruco el la jaro 1880.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]