Hartmanice (distrikto Svitavy)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Hartmanice (apartigilo)


Hartmanice
germane: Hartmannitz
municipo
Hartmanice flag CZ.svg
Flago
Hartmanice CoA CZ.svg
Blazono
Oficiala nomo: Hartmanice
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Polička
Historia regiono Bohemio
Montaro Žďárské vrchy
Situo Hartmanice
 - alteco 608 m s. m.
 - koordinatoj 49°37′33″N 16°22′43″E  /  49.62583°N, 16.37861°O / 49.62583; 16.37861 (Hartmanice (distrikto Svitavy))
Areo 6,13 km² (613 ha)
Loĝantaro 280 (01.01.2012)
Denseco 45,68 loĝ./km²
Unua skribmencio 1437
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 92
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578037
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj sidejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Hartmanice (Svitavy District)
Retpaĝo: www.hartmanice.net
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Hartmanice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en orienta submontaro de Žďárské vrchy, 15 km sudoriente de la urbo Polička kaj 15 km okcidente de la urbo Březová nad Svitavou.

Historio[redakti | redakti fonton]

En sia Ĉeĥa kroniko (la unua eldono aperis en la jaro 1541) Václav Hájek el Libočany skribas, ke en la jaro 1012 proksime de la vilaĝo Trpín okazis batalo inter Oldřich, filo de Boleslao la 2-a kaj pola reĝo Boleslao la brava. Poloj tiam ekstermadis Moravion kaj Oldřich sendis sian armeon sub gvido de sia filo Břetislav por helpi. Loĝantoj de la vilaĝo Kamenec perfidis armeon de Břetislav kaj poloj la batalon venkis. Kiam Břetislav eksciis tion, ordonis Kamenec detrui kaj la vilaĝanojn mortigi. Kelkaj el ili fuĝis en arbarojn. Inter ili estis viro nomata Hartman, kiu kun siaj homoj fondis novan vilaĝon Hartmanice.

La unua skriba mencio pri Hartmanice estas el la jaro 1437, kiam imperiestro Sigismondo la 1-a donacis al sia dua edzino Barbara sinjorejon Svojanov, al kiu apartenis ankaŭ Hartmanice. En tiu jaro sinjorejo Svojanov estis dividita je parto de Svojanov kaj parto de Bystré. Al tiu de Bystré daŭre, ĝis la jaro 1848, apartenis Hartmanice.

Dum la tridekjara milito Hartmanice, same kiel la tuta regiono, ege suferis. Trans la regiono kelkfoje iris diversaj armeoj kaj laŭ tiamaj kutimoj ili devis pri siaj manĝoj kaj ceteraj bezonoj zorgi mem per ofte perforta rekviziciado de loĝantaro.

En la jaro 1713 la regiono suferis per pesto. Centro de la epidemio estis en Hartmanice, kien la infekton alportis ĉi tiea veturigisto el Brno. En Hartmanice pro tiu malsano mortis 36 homoj.

Memorindaĵo[redakti | redakti fonton]

Sur monteto okcidente de Hartmanice situas kapelo de Sankta Johano Nepomuka, nun nomata Kapeleto de Hartmanice. Ĝi estas dominanto de la regiono kaj troviĝas en loko, kie iam estis pesta tombejeto. Ĝia konstruado okazis en la jaroj 1705 - 1708. Temas pri centra trilatera konstruaĵo kun kvadrata, per bulba tureto ornamita antaŭĉambro sur suda flanko. La fasado estas membrigita per lizenaj kadroj, enira portalo estas kronita per triangula pinjono kun malgranda ŝtona statuo de Sankta Johano Nepomuka. Plafono estas volbita kupolo kun lanterno, ĥorejo kun balustrado estas ĉe la enirejo en kapelon subvolbita barele.

La altaro el tempo post la jaro 1708, transportita ĉi tien el la templo en Bystré post la jaro 1750, estas monumenta, skulptista, riĉe lignoskulptita. En akanta kadro traplektita per rubando estas reliefa skulptita bustbildo de Sankta Johano Nepomuka. Sur altaro estas poliĥromitaj statuoj de Sanktaj Sigismondo, Adalberto, Vito, Prokopio, Venceslao kaj Ludmila, statueto de Sankta Paŭlo. La supron de la altaro kronas statuo de Anĝelo Protektanto. Valoraj bildoj estas de Sankta Jozefo kaj de Sankta Maria Magdalena, ambaŭ de J. Dittmann el Svitavy el la jaro 1837. Interioro estas kompletigita per oklatera predikejo kaj simpla orgeno.

Sur orienta flanko de la kapelo troviĝas tomba monumento de bonkora baronino de Bystré, grafino Marie Rebeka el Hohenems (1742 - 1806), kiun establigis divizia generalo Jan Nepomuk Kunst, naskiĝinto de Bystré.

Sur kapela okcidenta flanko estas tomba monumento de baronino Ernestina, libera sinjorino el Langet, la lasta anino de familiaro Hohenems. Ŝi mortis en la jaro 1868. La tombon ornamas fera statuo de bela virino montranta per sia mano la urbeton Bystré en proksima valo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]