Licibořice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Licibořice
municipo
Preĝejo de sankta Mikaelo
Oficiala nomo: Licibořice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Chrudim
Historia regiono Bohemio
Montaro Boh.-Mor. montetaro
Situo Licibořice
 - alteco 403 m s. m.
 - koordinatoj 49° 52′ 35″ N 15° 45′ 59″ O / 49.87639 °N, 15.76639 °O / 49.87639; 15.76639 (mapo)
Areo 9,25 km² (925 ha)
Loĝantaro 269 (2023)
Unua skribmencio 1329
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 21 ĝis 538 23
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 547832
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 3
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Licibořice
Retpaĝo: www.liciborice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Licibořice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, sur norda rando de Bohemia-Moravia montetaro, 6 km sude de urbo Slatiňany, kaj 9 km sude de urbo Chrudim. Vivas ĉi tie 269 loĝantoj (2023).

Vilaĝpartoj[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:

  • Licibořice
  • Slavice
  • Šiškovice

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Malfrugotika preĝejo de Arĥianĝelo Mikaelo el la 2-a duono de 15-a jarcento, estis en la 18-a jarcento baroke rekonstruita. Ĝi estas ununava kun kvinlatere fermita presbiterejo, kun sakristio sur norda flanko, antaŭĉambreto sur suda flanko kaj kapelo sur okcidenta flanko. En la navo estas plata plafono kun ĥorejo portata per du kolonoj. La ĉefaltaro estas portala kun spiralaj kolonoj kaj statuoj de anĝeletoj el la 1-a duono de 18-a jarcento kun bildo de Sankta Mikaelo de J. Kokeš el la jaro 1842. La predikejo kun bildoj de ekleziaj Patroj estas el tempo ĉirkaŭ la jaro 1800. En antaŭĉambreto estas popoldevena krucifikso. En interioro konserviĝis restoj de survandaj pentraĵoj el la 15-a jarcento.

Sonorilturo[redakti | redakti fonton]

Sonoriluro estas prismoforma, ekstera muro estas ekipita per kreneloj, bulba surkonstruaĵo estas ligna. La kampanilo estis dufoje rekonstruita - baroke kaj en la jaro 1907.

Kapra farmo[redakti | redakti fonton]

En bieno n-ro 14 troviĝas kapra farmo, kie oni vendas kapran lakton, fromaĝojn kaj kosmetikaĵojn. Post interkonsento eblas efektivigi trarigardon de la farmo.

Boušovka[redakti | redakti fonton]

Naturmemorindaĵon Boušovka kreas fiŝlago kun malgranda alfluo troviĝanta sur altebenaĵo de Slavická barita arbaro. Sur malprofundaj lagaj randoj aperas marĉejaj kreskaĵoj la fiŝlaga akvoebeno estas kovrita per nimfeo (Nymphaea alba) (rozkolora formo) kaj pluaj akvaj kreskaĵoj. Kreskas ĉi tie nufaro flava (Nuphar lutea), urtikulario suda (Urticularia australis), kalto marĉa (Caltha palustris) kaj pluaj. El animaloj estas atentinda ok specioj de libeloj, rano kvakega (Rana ridibunda), rano svelta (Rana dalmatina), trituro kutima (Triturus vulgaris) kaj ondatro moska (Ondatra zibethica).

Turismaj vojoj[redakti | redakti fonton]

Tra vilaĝparto Šiškovice kaj Slavice gvidas flava turisma pado kaj tra Šiškovice kaj Licibořice iras biciklisma traceo n-ro 4112 Sezemice - Horní Bradlo

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]