Vidlatá Seč
| Vidlatá Seč | |||
| municipo | |||
|
|||
| Oficiala nomo: Vidlatá Seč | |||
| Historia nomo: Děrsovy Rozskule | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Pardubice | ||
| Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
| Administra municipo | Litomyšl | ||
| Historia regiono | Bohemio | ||
| Situo | Vidlatá Seč | ||
| - alteco | 426 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49°50′11″N 16°12′39″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.83639 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.83639°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 6,1 km² (610 ha) | ||
| Loĝantaro | 277 (01.01.2012) | ||
| Denseco | 45,41 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1167 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 570 01 | ||
| NUTS 3 | CZ053 | ||
| NUTS 4 | CZ0533 | ||
| NUTS 5 | CZ0533 578941 | ||
| Katastraj teritorioj | 1 | ||
| Partoj de vilaĝo | 1 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 1 | ||
| Retpaĝo: vidlatasec.infobec.cz/ | |||
Municipo Vidlatá Seč situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 11 km sudokcidente de urbo Litomyšl.
Enhavo |
Historio [redakti]
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1167. De sia ekesto la vilaĝo apartenis al la monaĥejo en Litomyšl, post ekesto de la episkopejo en Litomyšl estis Vidlatá Seč kun pluaj aliaj vilaĝoj atribuita al ĝi.
Lernado kaj edukado de infanoj en la regiono komenciĝis en forĝejo en najbara Makov. Poste, en la jaro 1795, komencis ĉi tie, en Vidlatá Seč, en kabano survoje al Chotěnov, instrui masonisto kaj soldata veterano Václav Bulva. Konstruaĵo de nuntempa lernejo devenas nur el la jaro 1875.
Memorindaĵoj [redakti]
Kapelo [redakti]
En Vidlatá Seč troviĝas kapelo konsekrita al Sankta Maria, konstruita en la 17-a jarcento.
Monumentoj [redakti]
En centro de la vilaĝo situas monumento al la falintoj en la unua mondmilito.
Sur la lerneja vando troviĝas memortabulo al la naskiĝinto, ĉefserĝento František Famfulík, dum la dua mondmilito ekzekutita pro kunlaboro kun kontraŭfaŝisma rezista movado.
Turismo [redakti]
Tra Vidlatá Seč kondukas loka biciklisma traceo n-ro 4026 liganta Dolní Újezd kaj Jarošov.