Javorník (distrikto Ústí nad Orlicí)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Javorník (apartigilo)


Javorník
municipo
Oficiala nomo: Javorník
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Vysoké Mýto
Historia regiono Bohemio
Situo Javorník
 - alteco 410 m s. m.
 - koordinatoj 49°53′17″N 16°09′28″E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.88806 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.88806°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 49.88806; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Javorník (distrikto Ústí nad Orlicí))
Areo 5,48 km² (548 ha)
Loĝantaro 262 (01.01.2012)
Denseco 47,81 loĝ./km²
Unua skribmencio 1347
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 565 54
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580406
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 2
Bazaj sidejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Retpaĝo: www.javornik.infobec.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Javorník situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 5 km okcidente de Cerekvice nad Loučnou, ĉe la ŝoseo inter Cerekvice nad Loučnou kaj Libecina.

Al la komunumo apartenas vilaĝoj:

  • Javorník
  • Vysoká

Enhavo

Geografio [redakti]

Javorník troviĝas sur krutaj deklivoj de Blahovský rivereto. Deveno de la nomo Javorník (Acerarbaro) estas facile komprenebla, evidente estis ĉi tie tiuspeca arbaro. Orienta parto de Javorník nomiĝas Lopatov, la suda Milotín kaj nordokcidente estas t.n. Juda aŭ Senfeligista monteto. 2 km sude estas domaro Vysoká. Tuta ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo estas karsta reliefo. Okaze de minado de kalkŝtonaj aluvioj oni trovadis bestajn kaj eĉ homajn ostojn, laŭ scienca bontrovo proksimume 3000 jarojn aĝajn.

Historio [redakti]

Vilaĝo Javorník ekestis verŝajne en la 12-a aŭ komence de 13-a jarcentoj. La unua skriba mencio pri ĝi estas nur el la jaro 1347. Ĝis la jaro 1848 Javorník estis parto de la sinjorejo Litomyšl. Post nuligo de patrimonia reĝimo ĝi estis alligita al tiama distrikto Vysoké Mýto.

Grava problemo en Javorník en pasinteco estis provizado per akvo. Putoj ĉi tie devis esti ege profundaj, eĉ 38 m, do tre multekostaj. Estis nur kvar komunumaj putoj. Pro tio, aparte sur montetoj, homoj konstruis cisternojn en kiuj ili deponis pluvakvon por bezono ĉe mastrumado.

Instruado en Javorník komenciĝis en la jaro 1809 alterne en privataj domoj. Proksimume en la jaro 1840 estis konstruita lernejo kun unu klasĉambro kaj en la jaro 1885 estis konstruita nova lernejo, en la jaro 1894 pligrandigita je tri klasĉambroj.

La domaro Vysoká ekestis iam en la 17-a jarcento, la unua skriba mencio pri ĝi estas el la jaro 1683.

Memorindaĵoj [redakti]

Sonorilturo [redakti]

Sonorilturo estas simpla prisma konstruaĵo kun piramida tegmento kun tureto. Ĝi estis konstruita en la 18-a jarcento.

Popola arĥitekturo [redakti]

En la vilaĝo estas kelkaj tipaj bienetoj kun fermita korto.

Bibliografio [redakti]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.