Břehy
- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en regiono de Přelouč. Pri parto de municipo Žďár temas artikolo Břehy (Žďár).
| Břehy | ||
| municipo | ||
|
Tipa konstrustilo en municipo Břehy
|
||
|
||
| Oficiala nomo: Břehy | ||
| Ŝtato | ||
|---|---|---|
| Regiono | Regiono Pardubice | |
| Distrikto | Distrikto Pardubice | |
| Administra municipo | Přelouč | |
| Historia regiono | Bohemio | |
| Riveroj | Opatovický kanál, Elbo | |
| Situo | Břehy | |
| - alteco | 211 m s. m. | |
| - koordinatoj | 50°03′26″N 15°34′49″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 50.05722 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">50.05722°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | |
| Areo | 11,31 km² (1 131 ha) | |
| Loĝantaro | 980 (01.01.2012) | |
| Denseco | 86,65 loĝ./km² | |
| Unua skribmencio | 1085 | |
| Horzono | MET (UTC+1) | |
| - somera tempo | MET (UTC+2) | |
| Poŝtkodo | 535 01 | |
| NUTS 3 | CZ053 | |
| NUTS 4 | CZ0532 | |
| NUTS 5 | CZ0532 574805 | |
| Katastraj teritorioj | 1 | |
| Partoj de vilaĝo | 1 | |
| Bazaj sidejunuoj | 2 | |
| Retpaĝo: www.obecbrehy.cz | ||
Municipo Břehy situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo apud rivero Elbo, nur 2 km de urbo Přelouč, ĉe ŝoseo n-ro 333 inter Přelouč kaj Lázně Bohdaneč kaj Hradec Králové. Apud la vilaĝo estas fiŝlago Buňkov kun kampadejo. Ĉe la fiŝlago kondukas verda turisma pado el Opočínek al Lázně Bohdaneč.
Enhavo |
Historio [redakti]
Břehy jam en 11-a jarcento apartenis al la klostro Opatovice, pli poste al senjorejo Pardubice. En Břehy vivis František Veverka, unu el la inventintoj de origina plugilo.
Vidindaĵoj [redakti]
Ponto kaj elektrejo [redakti]
La unua mencio pri ponto trans Elbo apud Břehy estas el la jaro 1530. La ponto origine estis ligna kaj la vilaĝo pagis 8 groŝojn jare kiel pontodoganon. En la jaroj 1831-1836 oni konstruis ŝoseon sur surŝutaĵo kun 13 lignaj pontoj por preterfluo de inundoj.
En la jaroj 1921-1926 estis konstruitaj kluzo kun akvoelektrejo kaj kluzkamero kaj ankaŭ nova ferbetona ponto. Tiuj ĉi konstruaĵoj estis proklamitaj teĥnika memorindaĵo.
Kanalo de Opatovice [redakti]
Tra la vilaĝo fluas malnova artefarita kanalo t.n. Kanalo de Opatovice kaj sur ĝi estis en Břehy-Výrov muelejo. El la kanalo oni provizas fiŝlagojn en ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo.
Monumentoj [redakti]
Al la falintoj en la jaro 1945 estas apud Elbo memoraĵo kaj al viktimoj de la 1-a kaj 2-a mondmilitoj estas en la vilaĝo monumento.
Literaturo [redakti]
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j.
2004.