Těchonín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Těchonín
germane: Linsdorf
municipo
Techonin.jpg
Těchonín de nordo
Těchonín flag.jpg
Flago
Těchonín CoA.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Těchonín
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Jablonné nad Orlicí
Historia regiono Bohemio
Montaro Orlica montaro
Riveroj Tichá Orlice, Těchonínský potok
Situo Těchonín
 - alteco 494 m s. m.
 - koordinatoj 50°04′03″N 16°37′47″E  /  50.0675°N, 16.62972°O / 50.0675; 16.62972 (Těchonín)
Areo 19,00 km² (1 900 ha)
Loĝantaro 599 (01.01.2013)
Denseco 31,53 loĝ./km²
Unua skribmencio 1514
Plej facila aliro al Fuortaro Bouda
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 66
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 581054
Katastraj teritorioj 2
Partoj de vilaĝo 3
Bazaj sidejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Těchonín
Retpaĝo: www.techonin.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Vilaĝo Těchonín situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en submontaro de Orlické hory, ĉe la ŝoseo n-ro 311 inter Jablonné nad Orlicí kaj Mladkov, 5 km norde de Jablonné nad Orlicí.

Partoj de komunumo Těchonín estas:

  • Těchonín
  • Celné
  • Stanovník

Historio[redakti | redakti fonton]

Těchonín[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri Těchonín estas el la jaro 1514 en kontrakto pri vendo de la Sinjorejo Kyšperk. Ĝi certe ekzistis jam pli frue, verŝajne en la 14-a kaj 15-a jarcentoj. Eble pli frue ĉi tie staris domoj de gardistoj de komerca vojo al Kłodzko, kiujn rememoras iuj nomoj kiel Celné, Hejnov kaj Stanovník. La unuaj koloniistoj estis ĉeĥoj kaj Těchonín estis ĉeĥa vilaĝo ĝis la fino de 17-a jarcento. Germana nomo Lintzdörfel aperis nur en la jaro 1651 kaj la vilaĝo estis germanigita komence de la 18-a jarcento. En Těchonín estis du muelejoj, segejo, sinjora korto kaj vitrofandejo. Verŝajne por vitrofandejo estis faligitaj multaj arbaroj en ĉirkaŭaĵo. La vilaĝo suferis en Prusaj militoj. En la jaro 1756 prusoj atakis Těchonín kaj grave damaĝis ĝin. En la jaroj 1871 - 1873 okazadis konstruado de la fervojo, sed haltejo en Těchonín estis aranĝita nur en la jaro 1899. En la jaroj 1945 - 1946 estis ellandigitaj germanaj loĝantoj krom kontraŭfaŝistoj kaj anoj el miksitaj edziĝoj. En la jaro 1908 estis en la vilaĝo establita teksejo. En 1948 ĝi estis naciigita, en 1993 la produktado estis haltigita. En la jaro 1995 ĝi estis vendita al germana firmao Kümpers, kiu rekonstruis ĝin por fabrikado de loĝejaj teksaĵoj kaj ĝi bone prosperas.

Celné[redakti | redakti fonton]

Celné estas skribe atestita en 1601 kaj ĝia germana nomo Czelney nur en 1790. En la vilaĝo estis muelejo kaj segejo. Ŝtonan krucon, en kiu estas gravurita jarnumero 1790 starigis terkulturisto pro dankemo por savo de luparo, kiu dumvoje nokte atakis lin.

Stanovník[redakti | redakti fonton]

Domaro Stanovník estis atestita en la jaro 1770. Al Těchonín ĝi estis alligita en la jaro 1850.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

Barokan preĝejon de Sankta Margareta konstruigis en la jaro 1704 grafo Karel Kolovrat Libštejnský. Ĝi estas simpla, ununava, oblonga kirko kun poligona presbiterejo kaj prisma turo en okcidenta fronto. La presbiterejo estas barele volbita, la navo estas platplafona.

La kadra ĉefaltaro estas ornamita per bildo de Sankta Margareta el la unua duono de 18-a jarcento, portata de du anĝeloj. Empira predikejo el la jaro 1833, granda kalvaria vojo el la jaro 1774.

Kapeleto[redakti | redakti fonton]

Kapeleto en Celné havas belan bulban turon kun lanterno por sonorilo. Ĝi estis konstruita en 1825 kaj konsekrita al Sankta Johano Nepomuka. Sed en niĉo super la enirejo estas statueto de Sankta Floriano, patrono de fajrobrigadanoj.

Statuoj[redakti | redakti fonton]

Centro de kontraŭbiologia protektado[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo estas speciala armea malsanulejo orientita kontraŭ aparte danĝeraj malsanoj kun biologia risko BSL 3 (tifo, HIV, tuberkulozo, antrakso) kaj BSL 4 (sarso, variolo, ebolo). Ĝi estas nomata "Centro de kontraŭbiologia protektado" kaj kontrakte laboras ankaŭ por aliaj NATO landoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]