Trpík

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trpík
germane Türpes
municipo
Fiŝlageto kaj kapeleto de sankta Anna
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Trpík
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Lanškroun
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Suborlica montetaro
Situo Trpík
 - alteco 368 m s. m.
 - koordinatoj 49° 50′ 32″ N 16° 34′ 14″ O / 49.84222 °N, 16.57056 °O / 49.84222; 16.57056 (mapo)
Katastro 3,58 km² (358 ha) Trpík
Loĝantaro 84 (2023)
Denseco 23,46 loĝ./km²
Unua skribmencio 1304
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 563 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 547921
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Trpík
Retpaĝo: www.antee.cz/trpik/
Portalo pri Ĉeĥio

Malgranda vilaĝo Trpík situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en montetaro Třebovské mezihoří, ĉe neĉefa ŝoseo kaj apud rojo alfuanta en Lukavský rivereto, 10 km sude de Lanškroun. Vivas ĉi tie 84 loĝantoj (2023).

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis verŝajne fondita de germanaj koloniistoj. La unua skriba mencio pri ĝi estas el la jaro 1304, kiam la reĝo Venceslao la 2-a dediĉis tutan regionon de Lanškroun al la monaĥejo en Zbraslav. Malfacila situo por Trpík, germane Tirpings, ekestis post murdo de la reĝo Venceslao la 3-a en la jaro 1306. Tiam ĝi kaj pluaj vilaĝoj en vasta ĉirkaŭaĵo estis ofte rabitaj de iuj nobeluloj. La ordon renovigis nur reĝo Karolo la 4-a. La klostro Zbraslav poste vendis Trpík al Jindřich el Brandýs kaj tiu en la jaro 1402 vendis la vilaĝon al aŭgustiana monaĥejo en Lanškroun. Al ĝi Trpík apartenis ĝis husanaj militoj. De tiam la vilaĝo jam apartenis al sekularuloj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869326
1880310
1890314
1900286
1910261
1921266
JaroLoĝantoj
1930239
1950130
1961113
1970104
198078
199170
JaroLoĝantoj
200166
201481
201683
201786
201885
201984
JaroLoĝantoj
202085
202191
202290
202384

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kapelo[redakti | redakti fonton]

Malfrubaroka kapelo de Sankta Anna estis konsekrita en la jaro 1776. Ĝi estas oblonga kun trilatera fermaĵo kaj fronto kronita per trilatera pinjono, membrigita per zonoj en la stuko. Interne estas barela volbo kun segmentoj.

La ĉefaltaro estas ornamita per statuo de Sankta Anna, popoldevena, baroka, en akanta kadro el la unua duono de 18-a jarcento. Sub la ĥorejo estas statuoj de Sankta Maria kaj de Sankta Laŭrenco, popoldevenaj. Sur la ĥorejo estas ŝranketo kun valora statueto de Nemakulita el la duono de 18-a jarcento.

Kruco[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la preĝejo estas ŝtona kruco sur voluta soklo, devenanta el la dua duono de 18-a jarcento.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]