Pohledy
| Pohledy | |||
| municipo | |||
|
|||
| Oficiala nomo: Pohledy | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Pardubice | ||
| Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
| Administra municipo | Svitavy | ||
| Historia regiono | Moravio | ||
| Situo | Pohledy | ||
| - alteco | 495 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49°41′49″N 16°34′04″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.69694 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.69694°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 19,91 km² (1 991 ha) | ||
| Loĝantaro | 312 (01.01.2012) | ||
| Denseco | 15,67 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1365 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 568 02 | ||
| NUTS 3 | CZ053 | ||
| NUTS 4 | CZ0533 | ||
| NUTS 5 | CZ0533 578550 | ||
| Katastraj teritorioj | 2 | ||
| Partoj de vilaĝo | 2 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 2 | ||
| Retpaĝo: pohledy | |||
Municipo Pohledy situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 8 km norde de urbo Březová nad Svitavou.
Enhavo |
Partoj de la komunumo [redakti]
Al la municipo apartenas vilaĝoj:
- Pohledy
- Horní Hynčina
Historio [redakti]
Historio de vilaĝoj Pohledy (germane Pohler) kaj Horní Hynčina (Ober Heinzendorf) estas interligita kaj ankaŭ nuntempe ili kreas unu municipon. La vilaĝoj estis onidire fonditaj okaze de germana koloniigo de episkopo Bruno el Schauenburk ĉirkaŭ la jaro 1270. Lokisto estis Henriko, vilaĝestro el Boleň apud Krakov. Pri tiu ĉi deveno de la vilaĝo Horní Hynčina atestas konservita fonda dokumento. Pri la sama deveno de la vilaĝo Pohledy estas duboj, ĉar ĝi estas pli malnova kaj situis en sinjorejo de Boreš el Rýznburk. Vilaĝo Pohledy ankaŭ ne disponas per iu fonda dokumento.
Memorindaĵoj [redakti]
Kapelo [redakti]
En centro de la vilaĝo, apud la ŝoseo, troviĝas kapelo de Sankta Vito el la unua duono de 18-a jarcento. Ĝi estas oblonga kun duoncirkla presbiterejo. Oblongaj fenestroj estas duoncirkle fermitaj. Volbo estas barela kun segmentoj.
La ekipaĵo estas nuntempa, duonpopola, sur ĉefa altaro estas bonega lignoskulptaĵo de Pieto, pacák-forma el la 18-a jarcento, origine el la kapelo en Sklené.
Antaŭ la kapelo estas ŝtona krucifikso el la jaro 1847.
Kapelo en arbaro [redakti]
En arbaro proksime de ŝoseo al Křenov situas ruino de kapelo, ligna sur masonita bazamento. La ekipaĵo estis nuntempa, lignoskulptaĵo de Pieto kaj krucifikso duonpopola, baroka.
Literaturo [redakti]
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Eksteraj ligiloj [redakti]
|
|
|
|---|---|
|
Horní Hynčina | Pohledy |
|

