Sebranice (distrikto Svitavy)
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Sebranice |
| Sebranice | |||
| municipo | |||
|
|||
| Oficiala nomo: Sebranice | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Pardubice | ||
| Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
| Administra municipo | Litomyšl | ||
| Historia regiono | Bohemio | ||
| Montaro | Žďárské vrchy | ||
| Rivero | Jalový potok | ||
| Situo | Sebranice | ||
| - alteco | 482 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 49°46′14″N 16°15′41″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.77056 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.77056°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 11,68 km² (1 168 ha) | ||
| Loĝantaro | 965 (01.01.2012) | ||
| Denseco | 82,62 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1043 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 569 62 ĝis 572 01 | ||
| NUTS 3 | CZ053 | ||
| NUTS 4 | CZ0533 | ||
| NUTS 5 | CZ0533 578738 | ||
| Katastraj teritorioj | 3 | ||
| Partoj de vilaĝo | 2 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 4 | ||
| Retpaĝo: www.sebranice.cz | |||
Municipo Sebranice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en nordorienta submontaro de Žďárské vrchy, 7 km norde de urbo Polička.
Enhavo |
Partoj de la komunumo [redakti]
Al la komunumo apartenas vilaĝoj:
- Sebranice
- Vysoký Les
Historio [redakti]
Nomo de la vilaĝo Sebranice devenas el ĉeĥaj vortoj "sebrat, sebranka" (kolekti, kolektita ularo), do homoj kolektitaj el tuta ĉirkaŭaĵo. La unua mencio pri Sebranice troviĝas en impostaj dokumentoj el la jaro 1347. En nuna areaĵo ĝi ekestis nur en la jaro 1951, kiam ĝi estis kunigita kun proksimaj, ĝis tiam memstaraj vilaĝoj Pohora, Kaliště kaj domaro Třemošná.
Lernejo en Sebranice estis establita jam en la jaro 1664. En la lernejon venadis infanoj el vasta ĉirkaŭaĵo, entute pli ol 200 infanoj. En la jaro 1876 estis solene malfermita nove konstruita lernejo kun tri klasĉambroj.
Memorindaĵoj [redakti]
Meze de la vilaĝo troviĝas ĝia historia centro, kiun kreas la preĝejo, paroĥestrejo kaj kelkaj bienoj tipaj por tiu ĉi regiono en ĉirkaŭaĵo de la urbo Polička.
Preĝejo [redakti]
Preĝejo de Sankta Nikolao, origine frugotika ununava el la dua duono de 13-a jarcento estis rekonstruata en la jaroj 1684, 1709 kaj 1768. Sur norda flanko de la presbiterejo estis alkonstruita oblonga sakristio kun oratorio en la dua etaĝo, en la okcidenta fronto turo kaj norde kaj sude du flankaj navoj. Simplaj fasadoj estas membrigitaj per lizenoj, en okcidenta fronto estas triangula pinjono, la ĉefportalo en la turo estas ortangula kun profilita embrazuro. La fenestroj estas oblongaj duoncirkle finitaj, en dua etaĝo de la navo segmentaj. En la presbiterejo estas kruca volbo, triumfa arko duoncirkla neprofilita, en la ĉefa navo kaj en oratorioj estas plataj plafonoj, sakristio estas volbita barele.
La ĉefaltaro estas pseŭdogotika, la flankaj altaroj pseŭdorenesancaj el la dua duono de 19-a jarcento. La predikejo devenas el la fino de 17-a jarcento, ornamita per reliefo de Kristo sur Olivarba monto. Bildo de Sankta Familio en riĉe skulptita akanta kadro estas el la unua kvarono de 18-a jarcento, baptujo el la 18-a jarcento, orgeno el la jaro 1709.
Tombeja pordego [redakti]
Baroka tombeja pordego havas arkan pinjonon kun niĉo. La pinjono estas ornamita per pilastroj.
Paroĥestrejo [redakti]
La paroĥestrejo estis konstruita en tempo ĉirkaŭ la jaro 1800. Ĝi estas oblonga, duetaĝa en la ĉefa fronto estas niĉo kun statuo de Madono, sur flanka vando estas niĉo kun statuo de Sankta Petro el la unua duono de 18-a jarcento. Interne estas barelaj volboj kun angulecaj segmentoj.
Turismo kaj ripozado [redakti]
Por sportado de la loĝantoj kaj turistoj servas en la vilaĝo banejo, subĉiela baseno kun antaŭuza akvopurigado, kun kelkaj ludejoj, situantaj en bela natura medio. Trans la vilaĝo gvidas cikloturisma traceo nomata "Trans la regiono de Smetana kaj Martinů" kaj vintre oni povas ĉi tie skikuri. Manĝi oni povas somere en restoracio senpere en la banejo, dum tuta jaro en restoracio en la kulturdomo.
De la jaro 1991 ĉiujare en Sebranice okazas Katolika Esperanto-Tendaro.
Literaturo [redakti]
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Eksteraj ligiloj [redakti]
|
|
|
|---|---|
|
Sebranice | Vysoký Les |
|