Kladno (distrikto Chrudim)
- Ekzistas ankaŭ urbo Kladno.
| Kladno | |
| municipo | |
| Oficiala nomo: Kladno | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Regiono | Regiono Pardubice |
| Distrikto | Distrikto Chrudim |
| Administra municipo | Hlinsko |
| Historia regiono | Bohemio |
| Montaro | Železné vrchy |
| Situo | Kladno |
| - alteco | 601 m s. m. |
| - koordinatoj | 49°46′04″N 15°58′43″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.76778 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.76778°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Areo | 4,25 km² (425 ha) |
| Loĝantaro | 246 (01.01.2012) |
| Denseco | 57,88 loĝ./km² |
| Unua skribmencio | 1392 |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Poŝtkodo | 539 01 |
| NUTS 3 | CZ053 |
| NUTS 4 | CZ0531 |
| NUTS 5 | CZ0531 571580 |
| Katastraj teritorioj | 1 |
| Partoj de vilaĝo | 1 |
| Bazaj sidejunuoj | 1 |
| Retpaĝo: www.obec-kladno.cz | |
Municipo Kladno situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en submontara teritorio en protektata pejzaĝa regiono Žďárské vrchy, 6 km oriente de urbo Hlinsko kaj 24 km okcidente de urbo Polička ĉe ŝoseo n-ro 34 inter Havlíčkův Brod kaj Svitavy. Tra la vilaĝo kondukas biciklovojo n-ro 4122 el Herálec al Dašice
Enhavo |
Historio [redakti]
La unua mencio pri vilaĝo Kladno estas el la jaro 1392 en listo de vilaĝoj de sinjorejo Rychmburk, en dokumento, per kiu Smil Flaška el Pardubice sinjorejon Rychmburk transigas al Ota el Bergov kaj Boček el Poděbrady. Kladno ekestis kiel huba vala vilaĝo kun etkamparanaj ĥatoj sur ambaŭ flankoj de Dolský rivereto. En la jaro 1485 ĉi tie estis vilaĝestrejo. Entreprenis ĉi tie akvorada muelejo kun lignosegejo. La loĝantaro vivtenis sin plejparte per agrikulturado kaj hejma teksado. De la jaro 1885 oni ĉi tie instruis en komunuma baza lernejo.
Vidindaĵo [redakti]
Interesa teknika memorindaĵo estas antikva ŝtona ponto trans Vojtěchovský potok, kiun ni povas vidi maldekstre de la ĉefa ŝoseo direkte al Hlinsko
Literaturo [redakti]
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j.
2004.