Slepotice
| Slepotice | |||
|---|---|---|---|
|
|||
| Administrado | |||
| Statuso | Vilaĝo | ||
| Lando | Ĉeĥio | ||
| Regiono | Pardubice | ||
| Distrikto | Pardubice | ||
| Fondita en | 1318 (la unua skriba mencio) | ||
| Poŝtkodo | 530 02 | ||
| Retpaĝaro | http://www.slepotice.cz | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 440 (01.01.2012) | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 49° 59′ N, 15° 58′ O49.99111111111115.964444444444Koordinatoj: 49° 59′ N, 15° 58′ O | ||
| Alto | 248 m | ||
|
|||
Vilaĝo Slepotice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo de la rivero Loučná, 6 km sudoriente de la urbo Dašice, 16 km oriente de la urbo Pardubice.
Enhavo |
Vilaĝpartoj [redakti]
Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:
- Slepotice
- Bělešovice
- Lipec
- Nové Holešovice
Vidindaĵoj [redakti]
Preĝejo [redakti]
Sur malalta monteto, ĉirkaŭita per tombejo, staras preĝejo de Altigo de Sankta Kruco. Ĝi estis konstruita en la jaro 1818 sur loko de estinta, pli aĝa ligna paroĥa kirko, pri kiu estas skriba mencio en dokumento el la jaro 1349. La nova preĝejo estas ununava kun trilatere fermita presbiterejo, kun sakristio sur norda flanko kaj turo en la ĉefa fronto. Interno havas platan plafonon, en okcidenta parto estas ligna ĥorejo. La ĉefaltaro estas el la 2-a duono de 18-a jarcento, bildon pentristo Šlechta kreis en la jaro 1818. Valora granda statuaro de Kalvario devenas el minorita monaĥejo en Pardubice, bildoj de Madono kaj de Sankta Johano la Baptisto kreitaj post la jaro 1700, predikejo estas rokoka. Ekstere en vando de la preĝejo estas tri renesancaj tomboŝtonoj el tempo ĉirkaŭ la jaro1600.
Legendo [redakti]
Unu knabino el Slepotice estis mordita de vipuro. Kiam ŝi resaniĝis, donacis al la preĝejo sonorilon kaj petis Dion, ke neniu serpento proksimiĝu por aŭdi ŝian sonorilon. Tio okazas ĝis nun kaj en Slepotice la sonorilo gardas homojn kontraŭ serpentoj.
Bibliografio [redakti]
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j.
2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
