Rychnov na Moravě
| Rychnov na Moravě | |
| municipo | |
| Oficiala nomo: Rychnov na Moravě | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Regiono | Regiono Pardubice |
| Distrikto | Distrikto Svitavy |
| Administra municipo | Moravská Třebová |
| Historia regiono | Moravio |
| Rojoj | Radišovský potok, Rychnovský potok |
| Situo | Rychnov na Moravě |
| - alteco | 355 m s. m. |
| - koordinatoj | 49°49′59″N 16°37′49″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.83306 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.83306°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Areo | 23,58 km² (2 358 ha) |
| Loĝantaro | 592 (01.01.2012) |
| Denseco | 25,11 loĝ./km² |
| Unua skribmencio | 1365 |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Poŝtkodo | 569 34 |
| NUTS 3 | CZ053 |
| NUTS 4 | CZ0533 |
| NUTS 5 | CZ0533 578711 |
| Katastraj teritorioj | 1 |
| Partoj de vilaĝo | 1 |
| Bazaj sidejunuoj | 1 |
| Retpaĝo: www.rychnov-cz.cz | |
Municipo Rychnov na Moravě situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en montetaro Třebovské mezihoří 9 km norde de urbo Moravská Třebová.
Enhavo |
Historio [redakti]
La vilaĝo estis fondita en la jaro 1365. Ĝis la jaro 1945 en ĝi estis germana loĝantaro, germane la vilaĝo nomiĝis Reichenau. Rychnov na Moravě estas Mariakulta pilgrima loko, la preĝejo estis riparita kun helpo de estintaj loĝantoj, ellandigitaj post la Dua Mondmilito. Krom legendo honore al Sankta Maria estas kun Rychnov ligitaj ankaŭ legendoj pri misterplena barelsonado en monteto de Rychnov, alinomata detonacia fenomeno.
Memorindaĵoj [redakti]
Preĝejo [redakti]
Preĝejo de Sankta Nikolao estis konstruita en la 18-a jarcento. Ĝi estas baroka, oblonga, ununava, en la anguloj bevelita, kun oblonga presbiterejo, en norda flanko kun sakristio, super kiu estas duetaĝa oratorio. La ĥorejo estas ondoforma. Sur okcidenta fronto estas prisma turo kun bulba tegmento. La fenestroj estas oblongaj, duoncirkle finitaj. La interno estas volbita barele sur alvandaj pilastroj. La ĉefaltaro estas baroka, kolona kun orumitaj statuoj de Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo kaj bildo de J. Umlauf. Dekstra flanka altaro de la Sankta Triunuo, rokoka kun statuoj de Sankta Floriano kaj Sankta Venceslao. Flanka altaro de Sankta Valenteno estas baroka, kadra kun statuoj de Sankta Aŭgusteno kaj kardinalo. Maldekstre estas altaro de Sankta Familio, rokoka, panela kun bildo kaj statuoj de du apostoloj. Altaro de Sankta Johano Nepomuka estas rokoka, portala kun bildo de J. Umlauf kaj originaj statuoj de sanktulinoj. La predikejo estas rokoka, riĉe skulptiste ornamita kun statuoj de kvar evangeliistoj sur tegmenteto. Sur eksteraĵo de la preĝejo estas tombaj steleoj kun figuraj scenoj: La Plejsankta Triunuo, Vizito de Sankta Maria, Nemakulita, Kristo sur Monto Olivarba, ĉiuj el la unua duono de 18-a jarcento.
Tombejo [redakti]
Cirkaŭ la preĝejo estas tombejo, ĉirkaŭbarita per forta muro kun pafbreĉoj kaj kun baroka ŝtona pordego.
Paroĥestrejo [redakti]
Malfrubaroka paroĥestrejo estas oblonga trietaĝa kun mansarda tegmento. Apud ĝi estas statuo de Sankta Aŭgusteno. Interne estas du bildoj de J. T. Supper: Mene Tekel fares kaj Reĝa nupto el la dua duono de 18-a jarcento kaj reliefo: Adorado de Sankta Maria Cellská, orumita, el la jaro 1750.
Pluaj memorindaĵoj [redakti]
- Vilaĝestrejo
- Mariakulta fontejo
- Krucifiksoj antaŭ la preĝejo, sur tombejo kaj ĉe la ŝoseo.
Literaturo [redakti]
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.