České Lhotice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
České Lhotice
municipo
Rozhledna Boiika1.jpg
Belvedero Boiika
Ceske Lhotice CZ flag.gif
Flago
Ceske Lhotice CZ CoA.jpg
Blazono
Oficiala nomo: České Lhotice
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Nasavrky
Historia regiono Bohemio
Situo České Lhotice
 - alteco 515 m s. m.
 - koordinatoj 49°50′49″N 15°46′38″E  /  49.84694°N, 15.77722°O / 49.84694; 15.77722 (České Lhotice)
Areo 5,63 km² (563 ha)
Loĝantaro 101 (01.01.2012)
Denseco 17,94 loĝ./km²
Unua skribmencio 1329
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 25
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 571296
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 2
Bazaj sidejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: České Lhotice
Retpaĝo: www.ceske-lhotice.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio
Evangeliana preĝejo en Hradiště
Belvedero Boika
Evangeliana preĝejo en Hradiště

En Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, proksimume 2 kilometrojn okcidente de Nasavrky situas malgranda komunumo České Lhotice kaj ĝiaj domaroj Hradiště kaj Vedralka. En Hradiště en prehistoria tempo estis kelta opidumo kaj de la husanaj tempoj ĉi tie estas centro de utrakvismo kaj de evangeliana kredo. La unua skriba mencio pri la domaroj České Lhotice kaj Hradiště estas el la jaro 1329.

Vilaĝpartoj[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:

  • České Lhotice
  • Hradiště

Kelta urbo[redakti | redakti fonton]

En la loka parto Hradiště sur montelstaraĵo super la nuntempa vala barlago Křižanovice sur la rivero Chrudimka estas arĥeologia rezervejo. Troviĝas ĉi tie fortegaj remparoj de iama kelta opidumo, kies areo estis 20 hektaroj kaj kies ekziston datas la fakuloj en la 2-an kaj la 1-an jarcentojn antaŭ Kristo. La arĥeologia esploro okazas ĉi tie de la jaro 1971 kaj multaj eltrovoj konfirmas signifon de la loko, kiel prahistoria metiista kaj religia centro. Postrestaĵoj de la fornegoj atestas prilaboradon de erco trovatan en la ĉirkaŭo. Signifa malkovro estis la forĝista metiejo por produktado de feraj agrafoj. Ĉi tieaj ceramikaĵoj estis jam produktataj sur la pottornilo.

Videblaj postsignoj de iama urbo estas restaĵoj de la fortikaĵo, duoblaj remparoj kaj fosaĵoj apud la evangeliana preĝejo en Hradiště. La remparoj havis la frontan flankon masonitan el ŝtonoj devenaj el la rivero Chrudimka kaj de ekstere ili estis ankoraŭ fortigitaj per vertikalaj traboj en regulaj distancoj enmetitaj en la muraĵon. Super la fosaĵo antaŭ la ekstera muro elstaris duoblaj lignaj palisaroj. Super la kruta okcidenta deklivo estis la remparoj nur unuoblaj, sed ankaŭ ŝtonaj.

En pasintaj jarcentoj oni uzis tiun ĉi materion por konstruado de domoj en ĉirkaŭaj vilaĝoj. Bedaŭrinde la nomitaj postsignoj estis difektitaj ankaŭ en la jaro 1785 per konstruo de la evangeliana preĝejo kun tombejo kaj pli poste ankoraŭ per ŝoseo al Křižanovice. Malantaŭ la tombejo daŭrigas la fortikaĵo per alta remparo kun restoj de tenilforma pordego, tipa por kelta fortikaĵo. Estis malkovritaj ankaŭ ŝtonaj fundamentoj de la gardturo. Ĉi tiu lokaĵo estas ununura ĝis nun konata kelta fortikigita setlejo en orienta Bohemio.

Opidumo havis strategian signifon. Ĝi gardis la padon irantan ĉi tie tra profundaj arbaregoj kaj krutaĵoj el centra Bohemio al Moravio, kaj ankaŭ ĝi situis proksime de riĉaj fontoj de mineralaj krudaĵoj - arĝento, fero, oro, plumbo, sed ankaŭ grafito kaj simile. Keltoj de la gento Bojoj (tiel nomis ilin romianoj) estis eminentaj metiistoj, terkulturistoj kaj artistoj. El la oro ili stampis la unuajn monerojn en ĉeĥia teritorio, produktis belegajn juvelojn kombinitaj el oro kaj emajlo. El fero ili forĝis kaj fandis terkulturistajn kaj metiistajn ilojn. Ili estis ankaŭ elstaraj sidejaj organizantoj, komercistoj kaj militistoj. El ĉi tiea regiono ili foriris nelonge antaŭ komenco de nia erao kaj verŝajne estis alternitaj per germanaj kaj pli poste slavaj gentoj.

Pli detale oni povas konatiĝi kun historio de la keltoj en Hradiště, en Bohemio kaj en Eŭropo en renesanca kastelo en Nasavrky, kie estas tutjare alirebla ekspozicio "Post spuroj de keltoj". Oni konatiĝos kun metioj, kulturo, simpla vivo kaj spiritualeco de la keltoj. La ekspozicio prezentas prilaboradon de fererco, potofaradon, teksadon de ŝtofoj, juvelojn, armilojn, keltajn tombojn kaj pluajn arĥeologiajn trovojn el ĉi tiea opidumo.

Oni povas trarigardi ankaŭ grandan modelon de la opidumo. Ĝi prezentas malnetan formon el la 2-a jarcento antaŭ nia erao. Kun la kelta kulturo kaj opidumoj en la centra Eŭropo konatigas ludfilmo "Historio de la ŝtono" pri vojo de ŝtona muelilo el ŝtonista metiejo en la 1-a jarcento a.K. ĝis la nuna kelta ekspozicio.

Instrua pado[redakti | redakti fonton]

Al tiuj, kiuj ŝatas promeni tra naturo estas rekomendata "Instrua pado tra Železné hory". Ĝi estas 9,5 km longa, havas 12 haltejojn, komenciĝas kaj finiĝas en Nasavrky. Ĝi akompanos onin tra areo de la opidumo en ĉi tiea pentrinda pejzaĝo, kaj ankaŭ al la belvidejo Boika apud České Lhotice. La belvidejo estis kontruita en la jaro 2006. Ĝi estas libere alirebla, 14,5 m alta kaj gvidas sur ĝin 32 ŝtupoj. Dum klara vetero estas videblaj Krkonoše (Gigantmontaro), Orlické hory, Kralický Sněžník kaj Jeseníky.

Protestantismo[redakti | redakti fonton]

Jam de la husanaj tempoj la utrakvismo kaj pli malfrue helvetia konfesio, kiun ĉi tie la loĝantoj konfesadis, ne agordis kun la oficiala katolika eklezio kaj sekve la kredantoj estis pro ĝi en pasinteco forte persekutataj. Tamen ili en sia helvetia konfeso daŭris ĝis proklamo de la tolera patento. Sed jam kelkaj jaroj antaŭe ĉi tie ekestis la tolerema komunumo kun sekretaj predikantoj, kiuj daŭrigis helvetan konvinkon de la loĝantoj en ĉirkaŭaj vilaĝetoj. Eĉ estis en Hradiště konstruita kaj en la jaro 1787 konsekrita la unua ligna helvetana preĝejo. Por aŭdi la predikadon venadis membroj de la evangelika komunumo per aparta sekreta, tiel nomata "Tolera pado", kiu gvidis el Mezisvětí surrande de arbaroj ĝis Hradiště. En la jaroj 1842 ĝis 1847 estis konstruita nova masonita preĝejo, kiu en sia origina formo estas konservita ĝis nun. Simile ankaŭ la paroĥejo, kies konstruo estis finita en la jaro 1835. La tombejo ĉe la preĝejo estis fondita en la jaro 1860 kaj la eklezian lernejon en Hradiště oni konstruis en la jaroj 1861 ĝis 1862.

Restaĵoj de la kelta opidumo[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
  • František Mandys: Českomoravská vrchovina Eldonic Olympia Prago 1986