Horka (distrikto Chrudim)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Horka
Horka
municipo
Monumento al falintoj en Horka
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Horka
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Chrast
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Situo Horka
 - alteco 300 m s. m.
 - koordinatoj 49° 53′ 11″ N 15° 55′ 23″ O / 49.88639 °N, 15.92306 °O / 49.88639; 15.92306 (mapo)
Areo 10,00 km² (1 000 ha)
Loĝantaro 442 (2023)
Denseco 44,2 loĝ./km²
Unua skribmencio 1349
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 51
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 571466
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 4
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Horka (Chrudim District)
Retpaĝo: www.horka.info
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Horka situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, en ebenaĵo de rivereto Žejbro, sub norda rando de Bohemia-Moravia montetaro 2 km sude de urbo Chrast kaj 13 km sudoriente de urbo Chrudim. Vivas ĉi tie 442 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Chrast, Miřetice, Zaječice, Smrček kaj Vrbatův Kostelec.

Partoj de municipo[redakti | redakti fonton]

  • Horka
  • Hlína
  • Mezihoří
  • Silnice

Historio[redakti | redakti fonton]

Vilaĝo Horka estas unue rememorata en la jaro 1349, kiam estis transigataj kvar dekanejoj al nova episkopejo de Litomyšl, kaj kiam estis transigata ankaŭ la monaĥejo en Podlažice kun multaj vilaĝoj, inter kiuj estis nomata ankaŭ Horka. Benediktina klostro en Podlažice, kiu ekestis antaŭ la jaro 1150, fondis urbeton Chrast plej eble en la dua duono de la 13-a jarcento. Oni povas supozi, ke tiam ekestis, aŭ jam ekzistis ankaŭ domaro nomata "nahoře" (supre) - Horka. Post detruo de la monaĥejo en Podlažice kaj dispelo de la monaĥoj en la jaro 1421, ĉiu havaĵo alfalis al la reĝo. Reĝo kaj imperiestro Sigismondo la 1-a garantiigis urbeton Chrast kaj ankaŭ vilaĝon Horka en la jaro 1436 pro meritoj al Jan Pardus el Vratkov kaj sur Rychmburk. Poste la posedantoj ŝanĝiĝis, ilia detala listo estas en ĉeĥa Wikipedia paĝo de la vilaĝo, ĝis la jaro 1651 tio estis laikoj, poste arĥiepiskopo Harrach kaj de la jaro 1660 ĝis 1874 episkopoj el Hradec Králové. En la jaro 1877 en Horka oni konstruis novan teretaĝan lernejon kun unu lernejĉambro kaj loĝejo de instruisto kaj en la jaro 1912 oni al ĝi alkonstruis la duan etaĝon. Ĝis la Dua Mondmilito oni ankoraŭ konstruis ŝoseon al stacidomo Chrast, alkondukis elektron kaj finis konstruon de la tombejo. De la jaro 1943 estas en Horka fervoja haltejo. Ankoraŭ pli rapide la vilaĝo floras post la Dua Mondmilito. Pli ol duono de katastra areo de la vilaĝo kreas arbaroj riĉaj je fungoj kaj al arbaraj fruktoj. Tion atestas amasoj da fungokolektantoj kaj arbaraj fruktoplukistoj alveturantaj ĉi tien el vasta ĉirkaŭaĵo, eĉ el Pardubice.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869759
1880820
1890808
1900793
1910835
1921795
JaroLoĝantoj
1930837
1950610
1961560
1970512
1980439
1991384
JaroLoĝantoj
2001373
2014402
2016390
2017391
2018377
2019390
JaroLoĝantoj
2020405
2021423
2022417
2023442

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]