Nedvězí
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Nedvězí (apartigilo) |
| Nedvězí | |
| germane: Ewitz | |
| municipo | |
| Oficiala nomo: Nedvězí | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Regiono | Regiono Pardubice |
| Distrikto | Distrikto Svitavy |
| Administra municipo | Polička |
| Historiaj regionoj | Bohemio, Moravio eta parto (ĝis 1924) |
| Montaro | Žďárské vrchy |
| Rivero | Trhonický potok |
| Situo | Nedvězí |
| - alteco | 670 m s. m. |
| - koordinatoj | 49°37′38″N 16°17′40″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.62722 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.62722°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Areo | 5,76 km² (576 ha) |
| Loĝantaro | 210 (01.01.2012) |
| Denseco | 36,46 loĝ./km² |
| Unua skribmencio | 1557 |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Poŝtkodo | 569 92 |
| NUTS 3 | CZ053 |
| NUTS 4 | CZ0533 |
| NUTS 5 | CZ0533 578452 |
| Katastraj teritorioj | 2 |
| Partoj de vilaĝo | 1 |
| Bazaj sidejunuoj | 2 |
Municipo Nedvězí situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, sur ambaŭ bordoj de rojo Trhonický potok, en orienta submontaro de Žďárské vrchy, 9 km sude de urbo Polička.
Enhavo |
Partoj de la municipo[redakti]
Al la municipo apartenas vilaĝoj:
- Nedvězí
- Nedvězíčko
Historio[redakti]
Ĝis la jaro 1924 Nedvězíčko estis parto de moravia vilaĝo Ubušínek, poste ĝi estis alligita al bohemia vilaĝo Nedvězí.
La komunumon Nedvězí ĉirkaŭas Monteto de Libra, Monteto de Navrátil kaj Monteto de Kukla. Sur verto de Monteto de Libra situas domaro n-ro 1, kiu nomiĝas bieno de Libra. Ĝi inspiris verkistinon Teréza Nováková por skribi romanon "Na Librově gruntě" (Sur la grundo de Libra, 1901), kiu priskribas vivon de ĉi tiea popolo en la 19-a jarcento kun ĝiaj malfacilaĵoj kaj originaj kutimoj, aparte eventojn en la jaro 1848 en kamparo kaj problemojn ĉirkaŭ nuligo de servuta laboro.
En la vilaĝo estas domo de meteorologia stacio, nur unu en distrikto Svitavy, kiu ĉiutage sendas raportojn pri mezurado de veterstato.
Vidindaĵoj[redakti]
Popola arĥitekturo[redakti]
En la vilaĝo estas kelkaj objektoj de popola arĥitekturo, ĉefe bienoj de Polička-tipo.
Preĝejo de Sankta Prokopio, abato[redakti]
Literaturo[redakti]
- Dr. Ing. František Mandys, CSc. – Českomoravská vrchovina. Eldonis Olympia en Prago en j. 1986.