Teréza Nováková

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teréza Nováková
Persona informo
Naskonomo Tereza Lanhausová
Naskiĝo 31-an de julio 1853 (1853-07-31)
en Nova Urbo
Morto 13-an de novembro 1912 (1912-11-13) (59-jaraĝa)
en Malgranda Kvartalo
Tombo tombejoj de Olšany vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥagermana vd
Ŝtataneco Aŭstra imperioAŭstrio-Hungario vd
Familio
Edz(in)o Josef Novák vd
Infanoj Theodor Eduard Arnošt Novák • Arne Novák • František Vladimír Novák vd
Profesio
Okupo verkisto • redaktisto • tradukistoetnografopublikigisto • ĉefredaktisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Teréza NOVÁKOVÁ (naskiĝis la 31-an de julio 1853 en Praha - mortis la 13-an de novembro 1912 en Praha) estis ĉeĥa verkistino de rakontoj kaj romanoj pri pololaj herooj konfliktantaj kun sia ĉirkaŭaĵo. Ŝi partoprenis virinan movadon kaj iniciatis folkloran esploron de orienta Bohemio. Patrino de grava literatura kritikisto Arne Novák.

Ŝia fraŭlina nomo estis Lanhausová. Kiel filino de germanino kaj ĉeĥo ŝi konis ambaŭ lingvojn kaj ellernis perfekte ankaŭ la anglan kaj la francan. En 1876 ŝi edziniĝis al gimnazia instruisto J. Novák kaj transloĝiĝis kun li al Litomyšl. Tie ŝi eklaboris en virina movado per prelego pri verkistino Karolína Světlá, kiun ŝi konsideris sia instruistino. Post kiam ŝi vidviniĝis kaj mortis ankaŭ tri el ŝiaj infanoj, ŝi foriris al Proseč, kie ŝi poste verkis siajn ĉefverkojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Kroj lidový a národní vyšívání na Litomyšlsku (Folkloraj vestoj kaj brodado en la regiono de Litomyšl, 1890)
  • Z měst i samot (El urboj kaj solejoj, 1890)
  • Maloměstský román (Eturba romano, 1890)
  • Jan Jílek (Jan Jílek, 1898 - romano pri junulo el protestantisma familio)
  • Jiří Šmatlán (Jiří Šmatlán, 1900 - romano pri socialisto)
  • Na Librově gruntě (Sur la grundo de Libra, 1901)
  • Úlomky žuly (Graniteroj, 1902)
  • Děti čistého živého (Infanoj de pura vivanto, 1907 - romano pri religia sekto)
  • Drašar (Draŝar, 1910 - romano pri patrioto)
  • Výkřiky a vzdechy (Ekkrioj kaj ĝemoj, 1911)
  • Ze ženského hnutí (El la virina movado, 1912)