Janov (distrikto Svitavy)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Janov


Janov
germane: Jansdorf
municipo
Janov, okres Svitavy (3).JPG
Vido al Janov
Oficiala nomo: Janov
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Litomyšl
Historiaj regionoj Bohemio, Sudeta ĵupo
Rivero Končinský potok
Situo Janov
 - alteco 465 m s. m.
 - koordinatoj 49°50′35″N 16°23′12″E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.84306 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.84306°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 49.84306; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Janov (distrikto Svitavy))
Areo 24,71 km² (2 471 ha)
Loĝantaro 977 (01.01.2012)
Denseco 39,54 loĝ./km²
Unua skribmencio 1347
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 55 ĝis 570 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578134
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 3
Bazaj sidejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Janov (Svitavy District)
Retpaĝo: www.janov-sy.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Janov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 14 km nordokciente de urbo Svitavy kaj 6 km sudoriente de urbo Litomyšl.

Enhavo

Partoj de la municipo[redakti]

Al la municipo apartenas vilaĝoj:

  • Janov
  • Gajer
  • Mendryka

Historio[redakti]

La vilaĝo ekestis per koloniiga agado de premonstratoj en Litomyšl iam en la unua duono de 13-a jarcento en kadro de tiel nomata dua ondo de koloniigo, kiam kun slavaj koloniistoj estis invitataj ankaŭ koloniistoj el Germanio.

La unua skriba noto pri Janov estas el la jaro 1347, kiam ĝi estis transigita al episkopejo de Litomyšl. Tiam ĝia nomo estis Jansdorph, du jarojn pli poste Jansdorf plu Janštorf kaj Janstorf. Nur en la jaro 1854 ĝi estis Jansdorf. De la jaro 1874 ĝis fino de la jarcento vivstato de loĝantaro malboniĝadis. Minacis malsatmortado pro longtempa rikoltmanko de terpomoj. En dudeka jarcento Janov estis parto de germana lingva insulo, tiel nomata Hřebečsko kaj post Munkena diktato en la jaro 1938 ĝi apartenis al sudeta distrikto kaj post la milito germana loĝantaro estis elmigrita.

Memorindaĵoj[redakti]

Preĝejo[redakti]

Preĝejo de Sankta Filipo kaj Sankta Jakobo estis konstruita en la jaro1642 de B. Trauttmannsdorf kaj riparita en la jaro1823. Ĝi estas ununava kun duoncirkle fermita presbiterejo kun sakristio sur norda kaj alkonstruaĵo sur suda flanko de presbiterejo ka kun kapeloj sur anbaŭ flankoj de la navo. Prisma turo estas en okcidenta fronto. La presbiterejo estas volbita kruce, la navo estas platplafona, en sakristio estas barela volbo kun segmentoj, norda kapelo kaj antaŭĉambro estas volbitaj kruce. La ekipaĵo estis plejparte neniigita per incendio en la jaro 1957.

Estinta tombejo[redakti]

Al la tombejo apud la preĝejo gvidas baroka pordego kun statuoj de Sankta Filipo, Sankta Jakobo kaj anĝeloj.

Vilaĝestrejo[redakti]

Apud la preĝejo troviĝas estinta vilaĝestrejo, nun kulturdomo.

Literaturo[redakti]

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj[redakti]