Dědová
| Dědová | |
| municipo | |
| Oficiala nomo: Dědová | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Regiono | Regiono Pardubice |
| Distrikto | Distrikto Chrudim |
| Administra municipo | Hlinsko |
| Historia regiono | Bohemio |
| Montaro | Žďárské vrchy |
| Situo | Dědová |
| - alteco | 658 m s. m. |
| - koordinatoj | 49°45′32″N 15°59′29″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.75889 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.75889°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Areo | 3,89 km² (389 ha) |
| Loĝantaro | 147 (01.01.2012) |
| Denseco | 37,79 loĝ./km² |
| Unua skribmencio | 1392 |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Poŝtkodo | 539 01 |
| NUTS 3 | CZ053 |
| NUTS 4 | CZ0531 |
| NUTS 5 | CZ0531 571300 |
| Katastraj teritorioj | 1 |
| Partoj de vilaĝo | 1 |
| Bazaj sidejunuoj | 2 |
| Retpaĝo: www.dedova.cz | |
Municipo Dědová situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, 7 km oriente de la urbo Hlinsko, en protektata pejzaĝa regiono Žďárské vrchy. Sur teritorio de negranda vilaĝo fontas regione signifaj akvofluoj Žejbro, Krounka kaj Chrudimka.
Enhavo |
Vilaĝpartoj[redakti]
Al la komunumo apartenas vilaĝpartoj:
- Dědová
- Humperky
- Bahna
Historio[redakti]
Dědová estas tipa submontara vilaĝeto. Situas sur milda deklivo, de kiu malfermiĝas belegaj panoramoj al pejzaĝo ĉirkaŭ la urbo Skuteč. La unua skriba mencio pri ĝi estas el la jaro 1392, kiam ĝi estis parto de la sinjorejo Rychmburk. En pasinteco loĝantaro vivtenis sin per povra agrokulturado, hejma teksado kaj per prilaborado de ligno. En la 19-a jarcento disvolviĝis produktado de lignaj ludiloj, kiuj estis plejparte eksportataj. La vilaĝo kaj ankaŭ apartenantaj Humperky kaj Bahna estas uzataj por agrabla ripozado. Trans Dědová gvidas ruĝe signita turisma vojo el Svratka al la burgo Košumberk kaj bicikla pado n-ro 4122 de Herálec al Skuteč.
Literaturo[redakti]
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j.
2004.